2006/06/17

De jaro al jaro



Dum la ĉielo mallumiĝas, la fajro ĵetas ruĝan lumon en la ĝardeno. Antaŭ du jaroj mi fotis la infanojn en tia somerkomenca festo. Intertempe ili komplete ŝanĝiĝis. Iom malsamaj ŝercoj nun.
Fulmas, tondras, pluvetas, sed ili daŭre sidas, en nun kompleta nokto, ĉirkaŭ la fajro.