2009/10/26

Dudek jaroj kun Samir


Post morgaŭ, mi estos 48jara. Unuafoje de 20 jaroj, Samir ne ĉeestos. Antaŭ la konstato pri timiga maljuniĝo, li dirus kiel ĉiujare : vi estas bela, panjo. Mildas scii que oni belas en la rigardo de siaj infanoj.


Mi kredis ke datrevenoj estos nur la rememorigo de pasanta tempo. De nun ili ankaŭ rememorigos ke ni pasas, ke kelkaj definitive restas malantaŭ ni. La rivero forportas nin, sed Samir staras sur la bordo, pli kaj pli for malantaŭ ni, kaj niaj etenditaj manoj ne povos rekapti lin. Kaj ni forflosas senrimede.

Jam plurfoje mi devis adiaŭi, kiel multaj el ni. Ĉifoje, temas pri adiaŭo al promesplena homo, naskita el mia ventro, frukto de mia amo kaj miaj zorgoj. Funebri, signifas konscii, fronti la definitiva ŝanĝo pro tiu forŝiro, trovi sian lokon kun sia nova konturo en tiu nova realo. Esti patrino de sia idaro kun mankanta infano. De la komenco de aprilo mi senfine nombras miajn infanojn, ĉiam mankas unu.

Ni ĉiuj iel mortas ĉiufoje kiam ni iun perdas, ĉar ni subite jam signifas nenion plu por li. Poste la veto konsistas el akcepto ke sen fotoj, ni forgesos la vizaĝon, la rigardon, la sintenojn kaj la gestojn. Por ankoraŭ kelka tempo gracioplena ombro ŝvebas en la hejmo, aperas tra la pordo, skuas longajn harojn, klinas la kapon, ridetas kun iom da tenera ironio. Kaj foje adiaŭas per mangesto. De tiu aprila vespero li havas cent vizaĝojn, en la memoroj de tiuj, kiuj alvokas lin. Ĝis restos nur nomo sur eta tomboŝildo el nigra marmoro.

Ni vetu ke foresto ne senposedigos nin, sed male, ke ĝi sisteme nin kompletigos, pro sistema kaj ĉiutaga klopodo. Tiu akceptita, digestita morto fariĝu signo de lia ĉeesto, donaco kiun li sendis. Ni konsideru tiun vivon kiel plene plenumitan malgraŭ abortitaj projektoj kaj trompitaj esperoj. Ne bedaŭri ke ni foriru ĉivespere se devas okazi tiel, por ne distanciĝi de la realo, ne malfrui. Konsenti do fari el tiu konsento, agnosko ke tiu ŝtelita vivo estis en si mem donaco al kiu ni kapablas omaĝi.

Jen la lasta ampruvo kiun ni povas alporti al la nura homo, kiu ĝin ne povas ricevi : diri al li, ke eĉ nur pro la plenumiteco de lia vivo, ĉiu minuto kune pasigita iĝis trezora. Neniu kroma minuto povus aldoni perfektecon. Indas adiaŭi, kaj foriri senrevene por levi tiun doloron el la brusto. Necesas ami ankaŭ vivantojn, por nenion bedaŭri se iam ili antaŭiras nin en la morton. Fakte, por kapabli plene ami vivantojn, necesas unue akcepti niajn etecon kaj mortontecon, alidirite gardi nin for de mensogo.

.

2009/03/27

Aprile en Kvinpetalo

Neordinare internacia estas la aprila programo en Kvinpetalo, kun vizitoj de Hori Jasuo, Harald Schicke, kaj Song Ĝong Ok, kaj feliĉe mi ĉeestos ĉiufoje almenaŭ parte, pro kursgvidado kaj ĝenerala asembleo.
Mi ege malofte estas en kongresa etoso pro manko de monrimedoj, tial mi priĝuas la renkontiĝojn : krokodilado dum la manĝoj kaj la paŭzoj estos tute neebla, nu bone !


14a-18a
:
  • Preparado al pedagogia fako de la kapableco kun Renée Triolle (kun ekzameno se estas kandidatoj)
  • Preparado al atesto pri Supera Lernado (eks tria grado) kun Marie-Hélène Desert (pri la libroj de la programo, kun ekzameno se estas kandidatoj)
  • Unuagrada kurso kun Serge Sire
  • Vizito de Hori Jasuo 16a-20a de aprilo. Hori Jasuo verkas ĉiujare tre ŝatatan libron "Raportoj el Japanio". Li estas komitatano de UEA, povos respondi pri la movado, kaj prelegos laŭ diversaj, surprizplenaj temoj. Ne maltrafu lian tre interesan viziton.
19a :
  • Ĝenerala Asembleo
20a-24a
  • Naturkuracado kun Harald Schicke, profesia kuracisto, el apud Hamburgo. Li de jaroj laboras pri naturkuracado. Li ankaŭ estas delonge ŝatata kongresano pro siaj prelegoj pri ekzemple fontakvo, kaj diversaj aliaj temoj pri kuracarto kaj sano.
  • Muziko kaj danco el Koreio kun Song Ĝong-Ok
27a-2a de majo :
  • Semajnfina renkontiĝo pri ekologia ĝardenumado, kun Bernard Lagrange, profesia ĝardenisto, kiu spertas pri diversaj aspektoj de praktika ekologio.
En ĉiu staĝo vi povas trapasi unua- kaj dua-gradajn ekzamenojn.
Ankaŭ fine de la staĝoj pri pedagogia fako kaj pri supera lernado, estas organizitaj koncernaj ekzamenoj. Vi rajtas enskribiĝi dum la staĝoj.
Ne hezitu peti pliajn informojn, kaj vizitu la paĝaron de Kvinpetalo : http://www.kvinpetalo.org


Esperanto-centro Kvinpetalo
15 rue du lavoir
86410 Bouresse
Francio
33 (0) 516 951 330

2008/12/11

Alejandro Cossavella, kvazaŭ fiŝo en la maro

Hieraŭ vespere muzikis Alejandro Cossavella en nia urbeto. Dudeko da homoj venis, preskaŭ nur esperantistoj el aliaj urboj (nia asocio havas nur 5 vere aktivajn membrojn)

Kia voĉo, Dio Mia ! Kia kapablo variigi la voĉon, fari ĝin velura, profunda, akra, soprana, basa, ironia, mola, dolĉa aŭ amara, laŭta aŭ flustra ! Kiel bone ludas gitaron, kantante. Kiel bone interpretas same kiel li havus tutan bandon, dum li sole muzikas ! En kiom da diversaj stiloj ! Kaj kiel profesie sed kvazaŭ nature instalas varmsentan etoson ĉirkaŭ si dum la koncerto !

Plej fidinda estis la takso de Pascal, kafejestro, kiu organizis ene de 5 jaroj, pli ol 250 koncertoj bonaj aŭ malbonaj, kaj tre kapablas kompari pro longa sperto pri diversstilaj muzikoj. Li ne kaŝis sian admiron, kaj mi fieris, ke ni proponis la koncerton en tiu loko, eĉ se la loka publiko ne ĉeestis, kvazaŭ la bona kvalito fluas ankaŭ sur nin. Plie ni ne parolis pri Esperanto, sed en Esperanto, kaj tio laŭ mia opinio restas la plej bona maniero atesti, ke tiu lingvo plene funkcias. Ne necesas varbado en tiaj okazoj.

Dum konversacio ĉimatene, mi diris al Alejandro, ke en la KD "strika tango", ne estas malplenaj silentoj. Kaj li klarigis ke en la kanto "silento 3", li fakte registris veran silenton, dum la muzikistoj staris silente antaŭ la mikrofonoj. Eĉ ne sciante tion, oni sentas la densecon de tiu silento.

Kaj mi tre bedaŭras, ke mi sciis tiom malmulte pri la cirkonstancoj de la verkado/komponado, redaktante recenzon por tiu disko, ĉar nun la recenzo mem aperas kaduka, preterpasa rilate la veran enhavon.

Dum hieraŭa intervjuo post la koncerto, mankis tempo (jam estis malfrue) por demandi pri tiom da aferoj. Mi ĉefe bedaŭras, ke ni ne povis muziki aŭ kanti kune. Sed ne eblus ĉar mi apenaŭ kapablas improvizi. Tio daŭrigas fakte la diskuton kun Ken , mem muzikisto, en komentoj de alia artikolo.

2008/12/09

Kiel venas fameco al Trifolio...

Dominique, Gloria, Jaso, Christine, Dede, Marie-Helene, Jacques, Serge (Augusto 2008, en Bergerac)

Memoraĵo el augusto : nia grupeto konsentis muziki por komerca foiro. Kiel kutime, senpage, por diskonigi nin en la regiono kaj trejniĝi iomete. Tiu foiro estis vera fiasko laŭ ekonomia vidpunkto, tial neniu ofendiĝis, ke la publiko ne vere densas. Deko da tre simpatiaj homoj staris antaŭ ni.
Sed vidu, ni havis bonŝancon : ĉar estis neceseja konstruaĵeto malantaŭ Dominiko la violonistino (maldekstre de la foto, fakte), homoj preterpasis nin, kaj haltis survoje al la necesejo. Aŭskultis dum minuto, kaj kiam estis loko por ili en la kajuto, ĝisfine iris sian vojon. Revene, ili denove malpli streĉiĝeme staris antaŭ ni, kaj restis iomete pli por aŭskulti. Verdire, ni sufiĉe multe ridis, kaj refoje ridas nun, pro rememorado.
Konklude : ĉiam estu proksime de necesejo por havi publikon. Jen kiel alvenas fameco foje !

2008/08/09

P.R.E.F. unuafoje

Preskaŭ tuj kiam mi revenis el Kvinpetalo, alvenis gastoj hejmen, t.e. familio de kvin homoj el Pollando. La tagon poste alvenis patro kaj filo el Flandrujo, kaj afabla knabino de pireneaj esperantistoj. Estis klare ke la komuna lingvo povas esti nur Esperanto, des pli ke por la flandra knabeto ĝi estas la nura familia lingvo.

Estas interese vidi, kiel miaj gefiloj reagis, post unu semajno en Kvinpetalo ankaŭ kun samaĝa "denaskulino". La knaboj, plej aĝaj, sufiĉe bone ludas sian rolon, iel provas paroli, eĉ se mankas vortoj. La etoso estas simpatia kaj senĝena.

Klara ĉiel provis eskapi unue, krokodilante kiel eble plej ofte, ŝajnigante ke ŝi ne havas vortprovizon. Sed ekde kiam mi forestas, ŝi retrovas vortojn, klopodas esprimi sin, kaj nun ludas en Esperanto. De tri tagoj dum la manĝo ni parolas preskaŭ nur en Esperanto. De tempo al tempo por vizitanto aŭ kunvojaĝanto kiu ne scipovas la lingvon, iu tradukas al nacia lingvo. Eble ŝi nun ekkomprenas, kial necesas ne krokodili.

Baldaŭ mi malŝaltos la komputilon kaj iros liten. Tri infanoj kuŝas sur apudaj litoj, kaj flustre rakontas ion unu al la aliaj. Unuafoje PREF (Privata Renkontiĝo de Esperantaj Familioj) okazis hejme, kaj ŝajnas al mi, ke ni ricevas grandan privilegion.

2008/08/04

Muziko en Kvinpetalo

Nun en Kvinpetalo ni muzikas la tutan tagon. La staĝo normale daŭras unu tutan semajnon, kaj finiĝas per koncerto en la urba festsalono. Ĉifoje post la koncerto mem, ni instruos kelkajn popolajn dancojn al la publiko. Okazigi eĉ etan balon, postulas iom da preparo, kaj do mi trejniĝas la tutan tagon, verŝajne neniam tiom muzikinte.
Tre agrabla afero estas la aĝo de la partoprenantoj : tuta grupo de adoleskantoj, miksitaj kun plenpreskuloj, kutimas renkontiĝi ĉi tie, ĉiujare. Ne malbone ...
Menciinde ankaŭ, ke infanoj havas sian lokon, kaj konsistigas aktivan grupeton.
Eble post kelkaj semajnoj fotoj estos videblaj sur la reto, ĉar ni antaŭvidas kompletan renovigon de la retpaĝaro, por disponigi multajn aferojn rilate la centron, la staĝoj, la libroservon, la asocion, ktp.
Sed nun ekzistas nur muziko : ĝis lundo vespere mi devas trejniĝi, trejniĝi, kaj trejniĝi. Balkana muziko en si mem konsistigas apartan mondon, sed se plie ni dancigu homojn ...

Katidoj reen al bredejo

En antaŭa artikolo, mi rakontis kiel konato mia D., ekhavis du katidojn en sia apartamento. La afero en si mem estas tre bagatela, sed interese estis, ke unuan fojon, li verkis humuraĵon ne nur por si, sed ankaŭ por geamikoj, ĉefe pri tiuj katidoj. Kaj evidentiĝis, ke D. sentas sin feliĉa pro la ĉeesto de la katidoj en lia vivo.
Nu, intertempe D. redonis la katidojn al la bredisto. Li timas malsaniĝi pro ili, la vartado estis tro komplika en la ĉiutaga vivo, ktp. Plej strange kaj ŝoke estas, ke li unue tre enamiĝis al tiuj bestetoj, kaj poste povis forlasi ilin en malpura bredejo, kie ili retrovos kaĝon, kaj eble, ne vendite sufiĉe frue, estos mortigitaj post kelkaj tagoj.
Mi nun demandas min, ĉu li eltenas ideon pri feliĉo ... Homoj, kiuj konstruis sian vivon en sufiĉe senkolora etoso por ne suferi, tiel strukturinte sian memon, ne rekonas sin mem kiam ili permesas al si iom da ĝojo, kaj ne kapablas mastrumi tiun novan manieron vidi la vivon.