2006/06/24

Jarfina lernejfesto

Tiu foto certe ne estis la plej bona ĉiposttagmeze, dum la lerneja jarfina festo. Sed ĝi estas tiu, kiuj plej bone redonas impreson de movo kaj ĝojo. En tiu lernejo, jam de pluraj jaroj, la festo estas tre bonkvalita : pianisto volontule venas por plibonigi la muzikon, kaj la spektaklo estas tre ellaborita, kun diversaj scenoj kiuj enscenigas infanojn de ĉiuj klasoj. Oni vetis ke ili scipovos memori kompleksajn kantojn, kaj rezulte ili ne nur memoras, sed tre bele interpretas ilin. Jen la efiko de konfido al infanoj, kaj optimismo.

Sansistemo

Hieraŭ mi legis ke en Francio 40% de la fakkuracistoj rifuzas kuraci "malriĉulojn", tio estas homoj kiuj pro manko da monrimedoj profitas la senpagan kuracsistemon. Kelkaj kuracistoj asertis ke ili rifuzas por ne trudi multekostan konsultadon, sed aliaj senhonte diras ke ili ne volas tediĝi kun pliaj administraciaj laboroj (la sanasekureco repagas rekte al la kuracisto post sendado de fakturo, kaj pravigiloj). Kvietige : la sanministro admonis la kuracistasocion. Timige : la homoj aŭdacas diri kiom ili malestimas siajn najbarojn pro monaferoj.

Ne nur bagatelaĵo


Nun eblas montri la foton de la giganta floro kiu ligos la girlandon en nia urbo (vidu la mesaĝon pri "Felibre"). Belege, ĉu ne ? Necesis 5000 manfaritaj floretoj. Ĝi altas 2,50 metrojn, kaj la diametro estas 4 metroj.

Ja estas pli gravaj aferoj en la vivo, sed estas agrable vidi ke kelkaj povas deciĉi sian tutan liberan tempon por bagatelaĵoj, nur por plezurigi aliajn.

2006/06/23

Stranga koncerto













Post kelkmonata trejniĝo, nia nova baroka musikbando devis unuafoje ludi antaŭ la publiko dum asocia datreveno. Okazos ankaŭ teatraĵo, ĥorkanto, skeĉoj, ktp.





Mi trejniĝis ĉiutage por atingi la nivelon de la aliaj, kaj progresis kvankam ne sufiĉe. Baraktinte la tutan tagon por ne tro angori, mi konstatis en la posttagmezo ke kordo de la vjolo rompiĝis, kaj tio signifas ke dum tagoj ĝi elsendos falsajn tonojn, ĉar ĝi estas el natura intesto. Post anstataŭigo, oni devas plurfoje streĉi ĝin, ĝis ĝi iom stabiliĝos. Sed dependas ankaŭ de la temperaturo, de la aer-sekeco, ktp, tiel ke ĝenerale oni pasigas tempeton por agordi 5-6-foje en unu horo.
Samir (la filo) ludas bekfluton kaj eniris la grupon antaŭ unu semajno. Nekredeble, li ne angoras : ne trejniĝinte li ĝenerale ludas sentime, kaj ne komprenas ke aliaj mortas pro streĉiĝo.


Nu do ni alvenis akurate al la koncertloko, mi agordis la vjolon sufiĉe frue (pro varmeco la kordsonoj senĉese altiĝas), instalis la pupitron, provis kvietiĝi.

La unuaj muzikpecoj estis sufiĉe bonaj, ni malpli bone sukcesis en la kvara. En tia kazo, bona afero kun vjolo estas, ke oni povas ludi sen ĝeni la aliajn, kaj atendi ke ĉio reordiĝos … :+)
Mi esperis ke ni sukcesos doni pli bonan impreson en la venontaj, pli facilaj pecoj. Revenas la plezuro.

Sed ve ! la maldekstra flutisto levas sin kaj anoncas al la publiko : « la programo estas sufiĉe densa ĉivespere, kaj nun por vi venis tempo por manĝi, tial ni tuj haltos ! » Jes ja li estas edzo de la estrino, sed tamen ĉiuj surpriziĝas, ankaŭ ŝi : kiu muŝo pikis lin ? Ni rigardas unu la alian : ĉu li ŝercas ? Ne, li ne ŝercas. Finfine ni eliras el la scenejo kunpreninte nian tutan materialon por lasi la lokon al aliaj.

Mi kompatas la kontrabasiston, kiu devis alporti sian elefantan instrumenton, por ludi kvaronhoron … Do jen, mi angoris la tutan semajnon, ni veturis post plenplena tago, preparis ĉion, por nenio. Kaj mi revenas hejmen en plena elreviĝo.


2006/06/22

Divenludo


Ordinare oni fotas plantojn kiam estas facile rekoni ilin. Ĉifoje mi fotis la ĝardenon kiam velkis floroj.
Divenu iliajn nomojn, kaj gajnu gratulojn !









Floroj sur la rivero


Sur la rivero Dordonjo algoj amase floras en junio. La longaj haroj ŝvebas super nun videbla fundo. Jam de jaroj oni ne fosas por ebligi trairon de ŝipoj, tial en somero la akvo estas malprofunda, kaj la grundo videbla. La algoj disvastiĝis, densiĝis, kaj eble post kelkaj jaroj tro granda kvanto da putrantaj algoj en tro malmulta akvo, senoksigenigos la akvon kaj mortigos la fiŝojn.

De pluraj tagoj mi volis foti ilin antaŭ la velkado, sed neniam prenas tempon halti sur la ponto, de kie oni klare vidas ilin onde moviĝi. Post kelkaj minutoj oni perdas la tempkonscion, tiel ke pasis duonhoro antaŭ ol mi subite memoris ke mi jam malfruas.

Dume en nia bela lando …

Oni multe primokis la paroladojn pri sekureco, ribelis pri karikatura gvidmaniero de nia ĉefministro, sed nun pli kaj pli sentiĝas la efikoj de la novaj leĝoj pri enmigrantoj.

Post kelkaj tagoj, kiam komenciĝos la ferioj, infanoj ĝis nun protektitaj de sia lern-rajto estos forpelitaj al la devenlando. Foje la gepatroj jam foriris perforte. Oni forpelas gepatrojn, konservas la infanojn ĉi tie, kaj jam okazis ke oni adoptigis ilin. Nun el la restadejoj por forpelotoj alvenas atestoj pri timigaj okazaĵoj. La polico sentas sin rajtigita agi eksterleĝe, eĉ foje ne kontrolinte la veran identecon kaj la atestojn de la kontrolitoj.

Jam de pluraj jaroj, neriĉaj turistoj el Afriko ne plu sukcesas eniri Francion. Gastontoj devas pagi por subskribi akceptleteron, kaj nun oficistoj rajtas viziti la domon por kontroli ĉu la akceptkondiĉoj taŭgas laŭ la oficialaj kriterioj. Studentoj rajtas eniri la landon por trapasi unuan parton de konkurso aŭ ekzameno, sed ili devas reveni hejmen por atendi la rezultojn, kaj eventuale reveni por la dua parto de la ekzameno. Akiri vizon por eniri universitaton tute ne estas aŭtomata, eĉ se vi ricevis konsenton de la universitatestro.

En malsanulejo amaso da eksterlandaj kuracistoj laboras por malalta salajro, kaj ne rajtas malfermi privatan oficejon per eksterlanda diplomo. Bela akceptlando por duaranga laboristo, kies devenlando certe bezonus kompetentulojn post investado en studoj de forirontaj studentoj.

Problemo : post subskribo de petleteroj, atestoj, ktp, kio restas por fari ? Ĉu entute la registaro zorgas pri petleteroj ? Amnesty International ekzemple sukcesis finfine evoluigi situaciojn dank’al amasaj subskriboj, sed mi dubas ĉu por kaŝ-enmigrantoj la homoj tiel amase ribelos.

2006/06/21

"Felibre"

Ĝirondio estas franca departemento, en norda Akvitanio. Tie oni ankoraŭ/denove parolas la okcitanan. En najbara Dordonjo okazas ĉiujare okcitana festo en malsama urbo, la unuan dimanĉon de julio. Ĝi normale allogas inter 20 kaj 30 000 homojn en unu nura tago.

Post kelkaj tagoj okazos "Félibrée" (felibre).
Tiuj, kiuj konas ĝin ja scias, kion signifas partopreno en tiu festo. Nu, ĉijare, ĝi okazos en nia urbo Sainte Foy la Grande (Sant' Foa la grand'). Nekutima afero estas ke tiu urbo ne estas en Dordonjo. Ni havas unuflanke de la rivero Port-Sainte Foy (haveno de Sainte Foy) en Dordonjo, kaj aliaflanke Sainte Foy en Ĝirondio. Ambaŭ urbetoj estas en malsama departemento jam de la 18a jarcento, kaj tio okazigis multajn administraciajn malfacilaĵojn.

Iom maltolereme la dordonjanoj neniam volis okazigi la feston en Girondio : nur ili povas daŭrigi la iamajn kutimojn rilate la lingvon kaj la kulturon. Sed ĉifoje estas klare ke la urbeto Port-Sainte Foy ne povas sole organizi la feston. Tial oni decidis ke ĝi transiros la ponton kaj okazos en ambaŭ urboj, la saman tagon.

Diversaj « pordoj » ebligos la eniron en la urbon dum tiu festotago. Fakte ĉiu vilaĝo el kiu ĉefstrato kondukas al la urbo, havos pordon, kaj devos ĝin konstrui, laŭ elektita, prefere tradicia temo kiu elvokos la regionon.

Mia najbaro konstruas unu el tiuj pordoj. Ĝi celas elvoki la iaman kultivadon de tabako en nia vilaĝo. Do estos natura, freŝa tabako alkroĉita en remizo simila al tiuj en kiuj oni sekigis la tabakfoliojn iam. Temas pri monstra laboro, ĉar oni konstruas ankaŭ la remizon, oni kreskigas 1000 tabakplantojn, oni preparas milojn da paperaj floroj, kaj oni antaŭvidas metrojn da naturaj hederaj girlandoj por miksi naturajn kaj artefaritajn ornamaĵojn.

Plie, imagu floron du metrojn altan, el drato kaj plastaj floroj. Je kvar metroj alte, ĝi kunigos la suprajn girlandojn de la ĉefaj stratoj. Por konstrui tiun floron tri najbarinoj preparis 5000 florojn el diversaj koloroj en kelkcent horoj, vespere post la propra laboro.



Intertempe, estas nun malfacile veturi en la urbo : ĉiutage laboras homoj por instali florgirlandojn super la stratoj. Iom post iom ŝanĝiĝas la etoso. La lastaj tagoj estas nervozigaj, ĉar neniu ĝis nun povas diri, ĉu ĉio estos preta.

Sekiĝanta ĝardeno





Povas esti ke post kelkaj semajnoj la ĝardeno similos sekan planedon kun mortinta herbo kaj ŝrumpintaj plantoj. Jam antaŭ du jaroj ni decidis akvumi nur per pluakvo el niaj rezervoj. Kranakvo kostas sufiĉe multe nun. Nu, krom pro okaza fulmotondro, ĝenerale preskaŭ ne plu restas akvo ekde julio. Nun ni ĝuas la lastajn florojn antaŭ la somera sekeco.

2006/06/20

Ĉu blogo nun ?

Dank’al la blogo de Samawel mi decidis denove skribi ion ĉiutage, sed mi tute ne scias ĉu mi povos konservi tiun ritmon. Jam estas tiom da farendaĵoj. Post hodiaŭa trejniĝo pri vjolo, mi veturigis la infanojn kaj devas pensi ke vespere okazos trejnado pri tradiciaj dancoj en alia urbo. Sabate okazos spektaklo kaj mi devos ripari mian kostumon.
Intertempe,

  • telefoni,
  • rendevui,
  • prepari manĝojn,
  • iom prizorgi la domon,
  • zorgi pri kostumo de Klara por la lerneja festo,
  • devigi la filojn al lernejaj taskoj dum ili jam sentas sin en someraj ferioj,
  • prepari la lernejan feston en kiu partoprenos la esperanta klubo,
  • korekti esperantajn taskojn,
  • instrui tirharmonikon al amiko de la filoj,
  • instrui vjelon al infanoj,
  • trejniĝadi pri muziko,
  • lerni pri Esperanto por venonta staĝo en Kvinpetalo,
  • korekti esperantajn tekstojn,
  • recenzi,
  • verki artikolon pri muziko,
  • prepari staĝon pri tradiciaj dancoj,
  • ktp.

Nepre ne demandi ĉu oni sukcesos ĉion fari. Nepre ne pensi. Problemo : kion formeti el tiu listo ?

Pilgrimantoj ktp





Revene, mi trovis pilgrimantojn hejme. Ili piediris de Belgio al Hispanio, al Santiago de Kompostelo. Piedirado, laŭ 25 km ĉiutage, sen permesi al si trajnveturado, krom en kazo de malsano. Paul havas genudoloron kaj demandis sin ĉu li povos daŭrigi la vojaĝon, sed matene li decidis ne atenti la suferon. Eble post kelkaj kilometroj li devos halti, sed nun li volas fiksteni sian ideon, ke li ne bezonas helpon kaj devas alkutimiĝi.
Marie-Jo grumblas, ke ŝi ŝatus forĵeti sian sakon. Sed ŝi mem diras ke tio ne malhelpos marŝi ĝis la fino. Kutime ŝi laboras en rifuĝejo por perfortitaj virinoj en Belgio, kaj ŝi ĉiutage konstatas, kiel virinoj iom post iom vualiĝas, propagandas por islamo en la rifuĝejo mem. Ŝi ribelas. Inter nekomprenemo kaj toleremo al alies religio, mi hezitas : ĉu vere temas pri religiemo ? En Maroko mi povis konstati en dudek jaroj, kiel ŝanĝiĝas la vestaĵoj : antaŭ dudek jaroj oni ankoraŭ vidis tradiciajn ĝelabojn kun kapuĉo, kaj etajn blankajn vizaĝ-kaŝilojn. Nun disvastiĝas nigraj roboj kun kompleta vualo, ŝtrumpoj kaj gantoj. Samtempe mallongaj jupetoj najbaras sur la urbaj trotuaroj. Mi foje demandas min, kiomlonge ili povos tiel kunvivi, dum la nigraj konstante akompanitaj roboj atestas pri profunda politika engaĝiĝo, kaj tute definitiva forpuŝo de alies vidpunkto. Temas pri kvazaŭ naciismo kiu ne nepre estas islamismo, sed miksiĝas kun ĝi, ĝis oni ne plu scias la veran motivon.
Sed vera debato ne povas eki sen ambaŭflankaj respekto kaj kleriĝo. Mi miras antaŭ la ĝenerala nescio pri la araba mondo ĝenerale, pri islama kulturo, pri ĝentilkodoj ktp.

Kutime homoj de Pasporta Servo aŭ Servas restas almenaŭ du-tri tagojn, sed ĉifoje ni havis nur tempon iom babili, niaj pilgrimantoj foriris post unu nokto hejme. Mi ne demandis pri iliaj motivoj, eble tro intima demando, sed ĉiuokaze tio ne similas ferian vojaĝon. Eĉ ne pro spiritaj kialoj, tiaj pilgrimoj helpas almenaŭ arigi siajn pensojn, sintezi pri pasintaj eventoj, kaj fortigi estontajn decidojn. Ŝajnas ke la korpo retrovas alian ritmon kaj fortigas sin.

Vjelo en Gouts-Rossignol




Dimanĉe lasta trejniĝo pri vjelo, sub la arboj en la vilaĝo Gouts-Rossignol. Estis vera bonŝanco aliĝi en tiu grupo, kaj ricevi la kursojn de Olivier. Tute neordinara por mi maniero lerni muzikon : aŭskulti, ripeti, sen partituro, kaj memori per la fingroj. Eĉ se komence oni sentas sin orfa pro manko de paperaj indikoj, iom post iom oni alkutimiĝas, kaj finfine oni sentas kiel kreskas tiu aparta kompetento de jaroj ne uzita. Ĝue. Malnova muziko estas iel en niaj radikoj. Retrovi tiujn sonojn iam aŭditajn, estas kvazaŭ akvumo por soifantaj plantoj.