2006/07/08

Eble tro ...

Hieraŭ antaŭ koncerto kun Trifolio, mi volis iom trejniĝi per tirharmoniko, ĉar maltrankvilo konstante postkuras min antaŭ ludado, pro nesufiĉa nivelo. Verdire, ludi publike kiam oni neniam serioze lernis instrumenton, estas malprava aŭdaco, kiun mi amare pagas antaŭ ĉiu koncerto. Post pluraj horoj da trejnado posttagmeze kun la aliaj, necesis refoje sole. Dum mi malsupren kliniĝis por demeti la tirharmonikon sur la plankon, subite estiĝis forta doloro en la dorso. Nun de hieraŭ mi forte suferas pro lumbodoloro, jen pago por troa laceco. Sed vidu, muziko estas en si mem kuracilo : dum ni ludis nokte, mi sentis eĉ nenion … Ĉimatene estis alia afero, kaj mi devis viziti la kuraciston. Eble tro da aferoj samtempe, kaj mi pli konscias pri frenezeco de la programo dum la ĵusaj semajnoj.

Okazis ke dum la festo, oni petis de ni, ludi sen mikrofonoj nek amplifikatoroj, meze de la publiko. En konstanta bruo de konversacioj, ne eblas ludi, des pli ke la ĵusa rokbando havis la kutiman materialon, kaj ĝia stilo estas multe pli alloga por la publiko. La kontrasto estos mortiga. Oni etendis al mi sendratan mikrofonon por anonci. Kiel ĉiam mi sentas timon, kiam necesas paroli sen scii antaŭe kion mi diru. Sed ankaŭ eksciton. Mi petis de la publiko ke ĝi iom post iom silentu. Kaj ĝi silentis. Ni ludis, kaj la homoj vere aŭskultis. Ebria sento.

Iom antaŭe en la posttagmezo mi ekhavis grandan ĝojon, kiam du infanoj ludis publike per vjeloj, ĉar unuafoje mi instruis al ili. Post nur tri lecionoj, la knabineto sukcesis ludi ĝis la fino de malfacila muziko. Sed ŝia patro rifuzas ke ŝi plu lernu venontjare, kaj ŝia malgajeco videblas. Mi ne insistos nun, sed pacience atendos favoran okazon por informi la patron pri senpageco.

2006/07/06

Aŭskulti vjelon

Se vi volas aŭskulti kaj vidi vjelon, jen ligilo al la retpaĝaro de Laurence Bourdin.

Ŝian vjelon fabrikis Philippe Mousnier, kiu loĝas en Dordonjo. Liajn vjelojn oni facile rekonas, li multe plibonigis la fabrikadon kaj elpensis novajn manierojn stabiligi la sonon, simpligi la prizorgadon, plilarĝigi la eblecojn de la instrumento. Li bezonas du plenajn monatojn por fini vjelon, sed ĉar estas ankaŭ riparadoj por klientoj, novaj priserĉadoj pri sono ktp, kaj ĉar oni devas foje fabriki plurajn instrumentojn samtempe, necesas atendi du jarojn por ricevi novan vjelon. Kaj sufiĉe da mono, ĉar li ĉion fabrikas propramane, kaj tian artistan laboron oni kompreneble dece pagu.

Kelta voĉo

Dank’al nia gasto ni malkovris Loreena Mc Kennitt. Mirinda voĉo, ĉu ne ? Plie oni foje aŭdas vjelon, do nur bonaj surprizoj … :+)

Nekutima instruado

De tri tagoj gasto loĝas kun ni. Li venis por praktike malkovri Esperanton, tio estas nur parole. Li estas vera komencanto. Dum duono de la tago ĝis la semajfino, ni parolas la lingvon. Tio postulas energion, ĉar ĝenerale la gefiloj krokodilas. Esperantistoj ja scias kiel malfacile oni povas konstante paroli la lingvon dum ĉiuj aliaj krokodilas.

Strange kiel li lernas : per diversaj metodoj samtempe, parolante, per demandoj, foliumante librojn, ludante, kaj tiel plu ... Ludante, okjara Klara unuafoje instruas ciferojn, kolorojn, bestnomojn, korpopartojn.

Normale ŝi ne volonte parolas Esperanton, sed instrui fariĝas por ŝi forta motivo. Ni jam rimarkis kiel instrui bekfluton al plenkreskulo instigas ŝin lerni pli. De kiam Tjeri ĉesis lerni kun ŝi pro manko de intereso kaj tempo, ŝi malpli emas trejniĝi.

Nia gasto parolas la francan denaske, kaj kiel judo, lernis la hebrean pro familia kutimo kaj propra intereso. Unuafoje ni aŭdas tiun lingvon hejme, ni ĉiuj miras kiel bela ĝi estas, kun tre dolĉaj sonoj kaj ritmo. Bedaŭrinde la vivo pasas tiom rapide, ĉar supozeble mi neniam havos tempon konvene lerni alian lingvon nun. Estus ja trafe, scipovi iom da araba, kaj iom da hebrea.

Do de tri tagoj nia gasto alprenas vortojn, strukturojn, regulojn, kaj mirinde progresas. Ni bone sentas kiel larĝe li malfermis sin, kiel li aŭskultas kaj tuj reuzas la frazojn. Li simple ne donis al si limojn.

2006/07/04

Floristo




Jen najbaro Daniel Jourdain, kiu kreis la tabakfloron jam montritan en tiu blogo, kaj la urban enirpordon pri tabako. Li estas vivanta memoro de nia vilaĝo, ne nur pro la aĝo, sed ankaŭ ĉar li interesiĝis pri la historio kaj serĉis informojn prie. Por la felibreĵado, lipharoj kreskis en unu nokto ... :+)

2006/07/03

Felibreĵado



Laŭ la nombro de venditaj enirbiletoj, 20 000 homoj ĉeestis la felibreĵadon. Tagmeze 2 000 manĝis kune sub tolplasta tegmento. 18 folkloraj grupoj marŝadis laŭ la stratoj.
Mi tion ne povis vidi : mi marŝadis same kiel la aliaj, sub radianta suno. La varmo estis terura, ĉar kompreneble oni ne rajtas demeti parton de la kostumo. Mi klopodis ludi la muzikon kiun mi parkeris en kelkaj tagoj, sed feliĉe en la homsvarmo kaj en la tumulto, ne eblis aŭdi ĉion …





1
Malgraŭ admonoj pri la kostumoj, la filoj konservis la ĉemizon ekster la pantalono ... Estis pli varme ol 35 gradoj.




Poste mi alvenis ĝustatempe por ŝanĝi la instrumenton kaj ludi fluton dum la religia disservo. Kutime mi ne ofte vizitas tiajn disservojn. Sed kvankam ne ĉeestis ĉiuj religioj, mi ĝuis la tre aludan paroladon de la pastroj katolika, protestanta, anglikana kaj ortodoksa : ili tre klare admonis ĉiujn pri maltoleremo kaj malakceptemo rilate la enmigrintoj.




Tagmeze la Trifolio ludis sur suna scenejo, ne estis eĉ tola tegmento por la muzikbandoj. Pro la varmo ni devis duonigi nian programon. Mi estis tomate ruĝa, kaj la koro tiom forte batis en la brusto, ke mi ektimis. Ŝajnas ke ni sufiĉe bone ludis por favore impresi, sed laŭ la opinio de amikino (spertulino pri dancado), dancistoj ne komforte dancus per tiu muziko, ĉar ni ludas laŭ tro konstante sama maniero, tial oni ne sufiĉe bone rekonas la dancospecon. Mi pli kaj pli certas ke muzikistoj devas lerni pri dancado por ludi tradician muzikon, kaj mi pli instigos la grupanojn praktiki dancadon. Nu, post kelkaj jaroj, ni eble sukcesos fari ion akcepteblan laŭ la vidpunkto de dancistoj. Aliaj certe ne konscias, do ni ne tro hontas.



Posttagmeze la varmo ankoraŭ plialtiĝis. Tiam mi dancis sur la sama scenejo kun la « Abeloj ». Estis terure salti kaj danci. Kundancisto subite forgesis kien li devas iri, kaj ni devis elturniĝi. Tiam mi ne atendite trovis alian kavaliron antaŭ mi. Verŝajne la publiko ne rimarkis, sed estis iom da paniko sur la scenejo, ĝis ni sukcesis retrovi niajn ĝustajn lokojn. Post iom da grumblado ni ekridis kaj ĉiuj malstreĉiĝis iom post iom. Ĉifoje la programo iris ĝis la fino. Estis nekredeble varme, sed mi ne sukcesis ŝviti, mi simple pli kaj pli ruĝiĝis. Verdire la kotona kostumo protektas kontraŭ la suno, sorbas la ŝviton kaj malvarmigas la aeron inter la teksaĵo kaj la haŭto, tial ni sukcesas elteni.

Antaŭ la vespero ni unuafoje ludis la kanton de Dédé "Lo resson de la felibrejada" dum alia grupo « Les Mascarets » dancis. Ni neniam trejniĝis kune, sed la kanton ili koregrafiis por danci kaj ĉiu trejniĝis siaflanke. Unuafoje do ni dancigis homojn, kaj sur scenejo. Dum la felibreĵado. Kaj nia grupo aĝas 8 monatojn. Kaj knabo lernas de 3 semajnoj. Nekredeble. Se la organizantoj tion scius, ni verŝajne ne rajtus suriri la scenejon.


1





La "Mascarets" donis alkvalitan spektaklon, eĉ mirinde teatrumis dum dancado.







Kaj finfine kiel rekompencon mi ĝuis koncerton de Laurence Bourdin, majstrino pri vjelo.
Kelkaj homoj ne ŝatas la stilon, kiu ŝajnas distanciĝi de la tradiciaj arioj. Ĉu ili vere aŭskultas ? ŝi sukcesis senpolvigi la vjelmuzikon, apogante sin sur soklo de la tradicio. Ĝuste tion mi ŝatas. Plej emocie estis kiam ŝi, plurfoje, omaĝis al Marcel Piaud (pron. Marsel’ Pio), kiu instruis al mi vjelon ĝis siaj lastaj tagoj. Mi pli kaj pli konscias pri lia influo sur multaj muzikistoj, kaj mi sentas min honorita, ke ni tiom intimiĝis. Foje tute neatendite homoj prononcas lian nomon. Dum tiu tago mi ofte pensis pri li kaj dankis al li : preskaŭ ĉiuj grupoj ludis liajn muzikojn.










Kaj mi ne povis rezisti foti Tjeri la edzon, post kiam li aldonis plian botelon sur tiun rubujon : indus scii, kiom da akvo 20 000 homoj trinkis en tiu aparta tago ...

2006/07/02

Nur kelkaj horoj




Jen ni sabate dum nia unua muzikado surstrate. Unuafoje ni vere ludis plezure, ne zorgante ĉu la rezulto bonas aŭ ne. Ĝuste pro tio ĝi estis bona. Tion ni ankaŭ ŝuldas al Ŝarli’, kiu neatendite akompanis nin per kontrabaso. Li aldonis ion vere riĉan. Ankaŭ Silvio venis malgraŭ laceco pro kancero kaj ludis por plezuro. Unu alia malŝategas homamason, sed tamen eltenis, kaj la etoso estis tre agrabla. Kaj fine Mustafo kiu ludas darbukon, invitis ĉiujn por kuskuso.

Por unu el la filoj mi devis plilarĝigi ĉapelon, kudri ĝis la dua nokte, nun tro malfruas por fari ion plian. Restas nur kvar horoj por dormi antaŭ plej longa tago ... Felibreo komenciĝos por mi je la sepa, ĝis la nokto.

Koran dankon al geamikoj pro kuraĝigoj !