2008/08/09

P.R.E.F. unuafoje

Preskaŭ tuj kiam mi revenis el Kvinpetalo, alvenis gastoj hejmen, t.e. familio de kvin homoj el Pollando. La tagon poste alvenis patro kaj filo el Flandrujo, kaj afabla knabino de pireneaj esperantistoj. Estis klare ke la komuna lingvo povas esti nur Esperanto, des pli ke por la flandra knabeto ĝi estas la nura familia lingvo.

Estas interese vidi, kiel miaj gefiloj reagis, post unu semajno en Kvinpetalo ankaŭ kun samaĝa "denaskulino". La knaboj, plej aĝaj, sufiĉe bone ludas sian rolon, iel provas paroli, eĉ se mankas vortoj. La etoso estas simpatia kaj senĝena.

Klara ĉiel provis eskapi unue, krokodilante kiel eble plej ofte, ŝajnigante ke ŝi ne havas vortprovizon. Sed ekde kiam mi forestas, ŝi retrovas vortojn, klopodas esprimi sin, kaj nun ludas en Esperanto. De tri tagoj dum la manĝo ni parolas preskaŭ nur en Esperanto. De tempo al tempo por vizitanto aŭ kunvojaĝanto kiu ne scipovas la lingvon, iu tradukas al nacia lingvo. Eble ŝi nun ekkomprenas, kial necesas ne krokodili.

Baldaŭ mi malŝaltos la komputilon kaj iros liten. Tri infanoj kuŝas sur apudaj litoj, kaj flustre rakontas ion unu al la aliaj. Unuafoje PREF (Privata Renkontiĝo de Esperantaj Familioj) okazis hejme, kaj ŝajnas al mi, ke ni ricevas grandan privilegion.

2008/08/04

Muziko en Kvinpetalo

Nun en Kvinpetalo ni muzikas la tutan tagon. La staĝo normale daŭras unu tutan semajnon, kaj finiĝas per koncerto en la urba festsalono. Ĉifoje post la koncerto mem, ni instruos kelkajn popolajn dancojn al la publiko. Okazigi eĉ etan balon, postulas iom da preparo, kaj do mi trejniĝas la tutan tagon, verŝajne neniam tiom muzikinte.
Tre agrabla afero estas la aĝo de la partoprenantoj : tuta grupo de adoleskantoj, miksitaj kun plenpreskuloj, kutimas renkontiĝi ĉi tie, ĉiujare. Ne malbone ...
Menciinde ankaŭ, ke infanoj havas sian lokon, kaj konsistigas aktivan grupeton.
Eble post kelkaj semajnoj fotoj estos videblaj sur la reto, ĉar ni antaŭvidas kompletan renovigon de la retpaĝaro, por disponigi multajn aferojn rilate la centron, la staĝoj, la libroservon, la asocion, ktp.
Sed nun ekzistas nur muziko : ĝis lundo vespere mi devas trejniĝi, trejniĝi, kaj trejniĝi. Balkana muziko en si mem konsistigas apartan mondon, sed se plie ni dancigu homojn ...