2008/08/09

P.R.E.F. unuafoje

Preskaŭ tuj kiam mi revenis el Kvinpetalo, alvenis gastoj hejmen, t.e. familio de kvin homoj el Pollando. La tagon poste alvenis patro kaj filo el Flandrujo, kaj afabla knabino de pireneaj esperantistoj. Estis klare ke la komuna lingvo povas esti nur Esperanto, des pli ke por la flandra knabeto ĝi estas la nura familia lingvo.

Estas interese vidi, kiel miaj gefiloj reagis, post unu semajno en Kvinpetalo ankaŭ kun samaĝa "denaskulino". La knaboj, plej aĝaj, sufiĉe bone ludas sian rolon, iel provas paroli, eĉ se mankas vortoj. La etoso estas simpatia kaj senĝena.

Klara ĉiel provis eskapi unue, krokodilante kiel eble plej ofte, ŝajnigante ke ŝi ne havas vortprovizon. Sed ekde kiam mi forestas, ŝi retrovas vortojn, klopodas esprimi sin, kaj nun ludas en Esperanto. De tri tagoj dum la manĝo ni parolas preskaŭ nur en Esperanto. De tempo al tempo por vizitanto aŭ kunvojaĝanto kiu ne scipovas la lingvon, iu tradukas al nacia lingvo. Eble ŝi nun ekkomprenas, kial necesas ne krokodili.

Baldaŭ mi malŝaltos la komputilon kaj iros liten. Tri infanoj kuŝas sur apudaj litoj, kaj flustre rakontas ion unu al la aliaj. Unuafoje PREF (Privata Renkontiĝo de Esperantaj Familioj) okazis hejme, kaj ŝajnas al mi, ke ni ricevas grandan privilegion.

9 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

He, muzika kolegino Mari-Elen :) Mi havas demandon por vi. Ĉu en la franca estas speciala verbo signifanta "fari muzikon sur la strato aŭ en publika loko (kutime kun ĉapelo aŭ alia konvena ricevilo por eventualaj mondonacoj)"?

En la angla ni diras "busk" kaj la aktiveco estas "busking". Tiuj vortoj (uzataj ekde 1851) fakte devenas de malnova franca verbo "busquer" (tiu deveno ne estas certa).

Ken

19/8/08 4:14 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

9/12/08 10:20 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Ups, paciencplena kolego, nur nun mi vidas ke mi preterlasis vian mesaĝon. Jam kelkaj semajnoj pasis :+)

"Buscum" el la latino ==> "bûche" en la franca (= ŝtipo).

En okcitana vortaro (Lou tresor del Felibrige, de Mistral, fine de la 19a jarcento), "busco" signifas : lignero, ligna stangeto, ligna pikileto, ktp. Same en la itala, cetere.
Dua signifo de tiu radiko sub verba formo : kolekti lignerojn, branĉetojn, ktp.

En Le Trésor de la Langue Française, "Busquer" signifas :
- "rektigi vestaĵon per suplaj, plataj stangoj" (rektigi tajlon per balenaĵoj, sub-stangoj en antaŭaj periodoj, kiam la subvestaĵoj entenis tiajn stangojn). Indikas ankaŭ la korseton mem (mezepoke) ==> Nez busqué (pri kurba nazo)
- el hispana deveno (buscar) : postkuri riĉecon, serĉi riĉecon.
- Kaŝi ion.

Interese estus, se tiu verbo "busquer" restus en la kebek-franca. Sed ni nenion trovis.

En la nuna franca laŭ mia scio ne estas specifa vorto por "muziki surstrate aŭ en publika loko, kun plenigenda ĉapelo". Por komuna muzikado male, ekzistas "faire le boeuf", sed tio ne sugestas almozpetadon, nek publikan lokon.

Ĉu povas esti, ke muziki surstrate signifis ankaŭ almozpeti por kolekti monerojn ? Nenie tio aperas en la vortaro, sed oni povas tion dedukti.

Ja ekzistas nun la esprimo "faire la manche" por "mendier", sed klare, tio signias "almozpeti", ne temas pri muziko.

Do, konklude, mankas vorto en la franca, kaj ni eble rajtas reuzi la verbon "busquer". Mi tre emus uzi kiel substantivon "busquade, buscaio", same kiel en la okcitana.

Dankon pro la nova vorto !

9/12/08 10:20 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

9/12/08 10:20 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Ne pardonpetinde; mi komprenis, ke vi estas okupata :)

Dankon pro la ampleksa klarigo; mi tute ne sciis la historion de la vorto. Sed vi enkondukis "faire le boeuf" — esprimon eĉ pli misteran al mi, ol "busquer"! Ŝajne idiomaĵoj ne konas limon...

Ja oni revivigu "busquer"; kaj ŝajnas al mi, ke "busquade" estus tre bona nomo por muzikgrupo.

Ken

10/12/08 5:58 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Faire un boeuf, faire le boeuf, signifas ke pluraj homoj (nenecese geamikoj) muzikas kune sen vera prepariĝo. Povas temi pri komune konata repertuaro, ĝenerale.

Supozeble tio naskiĝis en ĵazmedio. Sed mi konas tiun situacion en tradicia muziko : ĉiuj pli mal pli konas melodiojn, kaj ni ekludas kune. Foje nekonata versio aŭdiĝas subite meze de la aliaj, kaj provokas muzikan kaĉon dum momento, sed poste la homoj sukcesas fari ion pli malpli koheran.

Ne nepre temas pri improvizado. La melodiojn ni ofte regurdas kaj tio provizas per sufiĉe da eblecoj kaze de renkontiĝo (dum "malfermita scenejo" en tradicia balo, ekzemple).

Ŝajnas al mi ke tiu esprimo "faire un boeuf" nun estas tre malofte uzata, ĉar verŝajne iom malnova, almenaŭ en mia regiono/medio. Aŭ ĉu eble en la tradicia medio oni neniam ĝin uzis ? Mi ne scias.

La fakto ke muzikon oni ne vere ludas, sed ekzekutas laŭ difinita plano, la fakto ke muzikon oni aŭskultas el tre aranĝitaj KDoj sen permesi al si kelkajn fuŝajn tonojn, eble ankaŭ forpuŝis tiun komunan muzikadon al dezirinda sed ne ebla okazaĵo, iaspeca fantasmo neniam realigata.

Kaj fakte mi pli kaj pli opinias, ke por spertiĝi, nepras komuna muzikado sen trudiĝo de partituro, por akiri spontanecon. Mi opinias, ke mi bone muzikos kiam mi kapablos improvizi.
Ĝis nun, hmmm ... Progresoj atendataj.

11/12/08 10:56 AM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Tri demandoj :
- Ĉu ekzistas vorto en Esperanto por "busking"
- se ne, ĉu do enkonduki la vorton "Buski" en Esperanto ?

Kaj plej interese por homoj kiel ni, kiuj supozeble ne bezonas demeti ĉapelon surstrate por peti monon :
- ĉu ekzistas esprimo por "komuna kaj senprepara muzikado nur por plezuro" ?

11/12/08 11:45 AM  
Anonymous Anonyme diris ...

- Ĉu ekzistas vorto en Esperanto por "busking"

Ŝajne ne.

- se ne, ĉu do enkonduki la vorton "Buski" en Esperanto ?

Laŭ la principoj de Andreas Kueck, ne per Regulo 15, mi timas :)

Verŝajne ne tre multaj E-istoj bezonus tiun vorton.

- ĉu ekzistas esprimo por "komuna kaj senprepara muzikado nur por plezuro" ?

La angla verbo estus "jam" (proks. [ĝem]), ŝajne perfekta ekvivalento de "faire le boeuf", kaj nepre origine el la ĵazkulturo. Ambaŭ ŝajne egalas al la esperanta 'marmeladi' (el la muzikpaĝo de Bertilo Wennergren).

Ken

13/12/08 1:00 AM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Hmm, "marmeladi". Strange al francaj oreloj, ĉar la angla vorto "jam" tute ne havas signifon por ni francoj. Cetere ni neniam uzas ĝin, krom por ĵazmuziko, do en sia kutima kunteksto, ĉiuokaze preskaŭ neniam por aliaj stiloj. Tial marmeladi estas por mi vera anglismo.

Sed mi vere ne vidas per kio ni povus ĝin anstataŭigi.

13/12/08 1:14 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home