2008/02/10

Aldoann



Alain, Anne kaj Dominique muzikas kune de kvin jaroj. Mi aliĝis hieraŭ por trejniĝado. Antaŭ ni staris la fama kastelo Monbazillac, estis strange muziki antaŭ ĝi, sur herbejo, parton de la posttagmezo. Vere bela posttagmezo, kun preskaŭ varma februara suno. Sed mi ne scias ĉu mi pretos por tiom da muzikoj antaŭ marto ... Nun kuŝas sufiĉe da laboro sur la pupitro, por ĉion parkeri.
Hodiaŭ estis alia repertuaro, ankaŭ de tradicia muziko, en alia kunteksto : malferma scenejo en vilaĝo Fauillet (pr. Foje). Tie ni lernas la muzikon de aliaj, rekte sur la scenejo. Granda streĉiĝo. Mikrofonoj, laŭtigiloj, publiko. Tie mi ĉion registris en aparato, por lerni hejme denove.
Ĉu ne tro ?

1 Komentoj:

Blogger Joël diris ...

Eble, iun tagon, vi kuŝos en la blogo ekzemplon de via muziko? Mi ŝatus aŭskulti ĝin...

21/2/08 1:21 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home