2007/12/26

Nouka kaj Mateo Maximoff

Ĵaŭde gastis Nouka Maksimof, filino de cigana verkisto, rakontistino. Fakte ni iom varbadis, kaj la rakontojn petis lernejo. Fakte jam delonge mi volis iel agadi por pli bona interkompreniĝo en nia regiono kun tiu aparta kaj riĉega kulturo. Thierry ne tute hazarde trovis kelkajn librojn de Mateo Maksimof el Ebay.

Mateo Maksimof ekverkis en 1938, kiam li estis senliberigita pro drama afero en la ĉirkaŭaĵo. Kompreneble la polico arestis la tutan junularon ciganan. Dum trimonata mallibereco, li renkontis advokaton, kiu vidante kiel bele li skribas, instigis lin verki. Tiel naskiĝis la unua romano « Les Ursitory », dramo verkita kiel antikva tragedio. La stilo estas tre simpla, kvazaŭ de parola konversacio, sed kun klasikaj esprimoj. La libron oni eldonis nur post la dua mondmilito. Tuj venis granda sukceso, kun tre favoraj opinioj de famaj verkistoj, kaj ĝenerala bonakcepto de la publiko. Poste estis pli malfacile : ciganoj eksmodiĝis en la pariza medio. La mizera vivo daŭris, kaj li eldonis per siaj propraj elspezoj. Deko da romanoj tamen eldoniĝis iom post iom. Li baldaŭ fariĝis heroldo de la cigana popolo en diversaj medioj, varbadis por konatigi la ciganan kulturon, kaj aktivis por la ciganaj rajtoj. Tiel la romanoj ankaŭ rakontas pri la maniero kiel oni traktis ciganojn de jarcentoj en Eŭropo. Kiel ekzemple foje, nobeloj anstataŭigis la ĉasotan beston per cigano por la plezuro postkuri homon. Mateo Maximoff estas la unua cigana verkisto en Eŭropo, laŭdire.

Nouka Maksimof, filino de la verkisto, unue oficistino, ŝanĝis sian metion antaŭ kelkaj jaroj. Nun ŝi rakontas legendojn kaj tradiciojn, profesie. Ŝi ankaŭ vendas librojn de la patro. Ni eksciis, ke ŝi volonte venos se oni tion petas.

Intertempe, en oktobro, okazis io en nia vilaĝo. Du ciganoj murdis du aliajn, antaŭ la lernejo. Tute hazarde ĉeestis deko de sepjaraj infanoj. Tiuj homoj venis kun metalaj manfrapiloj, kaj simple detruis la kapon de la du junaj viroj. Unu mortis post kelkaj minutoj, la dua post kelkaj tagoj. La sceno estis nepriskribeble ŝoka, la mortonto kuŝis kun sanga vizaĝo antaŭ la infanoj. Psikologo venis poste por helpi la infanojn, sed ŝajnas al mi ke malpli videbla vundo okazis ankaŭ, kolektiva, profunda : kion travivos nun la ciganoj en la lernejo, pro komuna malamo al « perfortema » popolo ? Menciindas ke mia filino Klara, kiu tamen kutimas renkonti tre diversajn homojn hejme, tiam prononcis tiujn vortojn, je mia granda surprizo : « ciganoj estas nature perfortemaj ».

Ĝuste en tiu kunteksto, mi provis proponi rakontistinon al nia loka lernejo, al la urbeta biblioteko, ktp. Ŝajnis al mi ke la decidontoj sufiĉe bone antaŭvidis, kiel tio povus utile plibonigi la ĝeneralan bildon pri la cigana kulturo. Sed nur unu lernejo mendis la rakontojn. Kaj do, pasintsemajne venis Nouka, por tri seancoj en diversaj klasoj. Ni tion atendis senpacience : Thierry jam de pluraj semajnoj eklegis la librojn de ŝia patro, ni ordigis la domon, mi bakis kukojn. Alvenis malalta, eble kvindekkvinjara, spontana kaj gaja virino, kiu rapide ciumis nin kaj rekte diris sian opinion.

Ĵaŭde matene, en la du unuaj klasoj kun infanetoj, ŝi rakontis legendojn pri bestoj, grave rolantaj en la ordinara vivo de malnovaj ciganoj : kial erinacoj ekhavis pikilojn, ekzemple. Thierry, kiu intence feriis por ĉeesti la seancojn, havis brilantajn okulojn en la fono de la klasĉambro.

Posttagmeze, venis pli signifa momento : antaŭ klaso de 10jaraĝuloj, ŝi ekrakontis pri cigana identeco. Kiel Tikla trompis la diablon, aŭ kiel oni povas elturniĝi eĉ en granda mizero. Kiel terkultivisto trompis tri junajn ciganojn, aŭ kiel cigano ne ĉiam estas la plej ruza. Kiel Dio bakis la unuan ciganon, sian preferatan homon, je ĝusta koloro. Kiel malpureco kaj mallaboremo naskis pulojn en la ruldomo, aŭ kial oni konstante purigu sian domon.

En la ĉambro estis almenaŭ tri ciganaj infanoj. Unue ili ne vere reagis : malfido regis. Ĉu ŝi estas falsa cigano, ĉu ŝi venis por humiligi ilin, ĉu ŝi malkovros sekretojn de la cigana kulturo ? (Ŝi poste klarigis ke tre ofte ciganoj forestas kiam ŝi rakontas en lernejo : kelkaj subite malsanas tiun tagon). Kutime en lernejo, ciganeco estas honta spuro, kiun homoj provas forviŝi de si, se la gepatroj ne konstante transdonis elementojn de fiereco : malfacile rezisti kontraŭ insultoj kiuj koncernas onian propran esencon. (Mi aparte konas virinon, kiu provis ŝanĝi sian nomon dum jaroj. Fakte mi neniam ekkonis ŝian veran nomon, ĉar ŝi zorge ĝin kaŝas)

Mi sidis ĉe flanko de la ĉambro, kaj foje rigardis la infanojn. Estis nekredeble, kiel ĉiuj estis atentemaj. Unuafoje cigana mondo malfermis sin antaŭ ili. Venis momento, kiam Nouka prononcis kelkajn vortojn en la « rromana». La infanoj tuj rigardis unu al la alia, kun rideto. Ripetiĝis la sceno plurfoje. Post la rakontoj, ŝi demandis : kiu ĉi tie estas cigano ? Kvar manoj leviĝis. Tiuj infanoj unuafoje fieris pro tio. Poste dum senformala konversacio kun ŝi, mi rimarkis ke geknaboj parolas pri hejmaj vortoj : kiel vi diras tion hejme ? Ĉu ankaŭ vi diras tiel ? Ili ĝojis, kaj estis klare, ke unuafoje ili interŝanĝas sciojn pri siaj propraj lingvo kaj kulturo. Apud mi, alia knabineto mallaŭte provis altiri ilian atenton, por silentigi ilin. Verŝajne ŝi opiniis « maldeca», tiun manieron malkaŝi la hejman, sekretan lingvon, antaŭ «gadĵe», neciganoj. Sed la aliaj ignoris ŝin, ĝoje interparolis, kaj montris fierecon pri sia ciganeco.

Jen kiel Nouka siavice agadas por pli granda toleremo kaj akceptemo. Ŝajnas, ke ŝia maniero aparte efikas. Tujan rezulton ŝi evidente neniam povas konstati, sed ĉu gravas ?

Mateo Maksimof verkis en la franca kaj la rromana, sed oni povas trovi liajn librojn en diversaj lingvoj. Relative facile oni trovas retpaĝojn pri li por informiĝi, se oni serĉas per du skribmanieroj Maksimoff kaj Maximoff. Mi aparte ŝatis lian stilon, miksaĵon inter literatura verkmaniero, kaj parola rakonto. Fakte kiam vi malfermas la libron, ne eblas lasi ĝin, ĝis la fino.