2007/09/21

Mastrumado de blogo (2)

En la legoklubo mi volis enmeti sonekstrataĵojn. Ĉar Blogger ne proponas tion (nur bildojn kaj filmojn), mi unue intencis uzi myspace, sed leginte debatojn pri tiu servilo, mi decidis ĝin ne uzi. Finfine, mi sukcesis enmeti senpagan mp3aŭskultilon en la legoklubo.

De pluraj tagoj mi provas registri laŭtlegitajn tekstojn. Jen agrabla laboro, ne tiom facila, ĉar oni devas korekti balbutojn, aŭ simple rekomenci, kaj tio postulas tempon, tiel ke por unuparagrafa teksto, foje necesas pli ol unu horo. Ne gravas, eĉ se la propra voĉo sonas aĉe. Estas interese ke poste, eble diversaj voĉoj estos aŭskulteblaj en tiuj paĝoj, por diskonigi librojn.

Detalo restas, ke se oni modifas artikolon en Blogger, ekzemple korektas tajperaron aŭ aldonas sondosieron, ĉiuj legantoj de e-planedo retrovas jam viditan paĝon, ĉar la roboto aldonanta la artikolojn, zorgas nur pri la lastaj modifoj, ne pri la vera dato de la artikolo. Se oni modifas plurajn artikolojn en la sama tago, tio plenŝtopas la paĝon de e-planedo. Okazis tiel antaŭ kelkaj semajnoj, kiam mi aldonis bildojn de la libroj : pluraj artikoloj aperis samtempe sur e-planedo kaj komplete kaŝis tiujn de la aliaj blogoj. Devas esti tede. Tial mi elektis modifi nur de tempo al tempo, ne tro ofte, esperante ne tro tedi la legantojn. Mi ne scias, ĉu estas teknika solvo por tiu problemo.

4 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Waw!! Cxu tio estas via vocxo Mari-elen? Kiel cxarman vocxon vi havas?!

21/9/07 2:23 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

nu, se miaj gefiloj nur opinius kiel vi, kiam mi kri-brue mallaŭdas ilin !

25/9/07 12:02 AM  
Blogger Joël diris ...

Vere, mi ankaŭ ŝatas vian agrablan voĉon. Plue, kiel mi malofte renkontas E-istojn, estas agrable aŭdi la belajn sonorojn de nia ŝatata lingvo...

2/10/07 7:12 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Ankaŭ viaj voĉoj povas trovi lokon en tiu lego-klubo ! Necesas nur sendi mp3-formatan sonbendon, kaj artikolon pri la ŝatata libro.

3/10/07 12:39 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home