2007/08/07

Lego-klubo

Ĉiu el ni jam povis konstati ke ofte en niaj libroservoj, libroj vendiĝas kaj poste staras sur bretoj (aŭ pli triste, kuŝas en kestoj) nelegite. Kelkajn jarojn poste ili revenas al libroservo, inter la brokantaĵojn, kaj denove atendas leganton.

La legoklubo de Kvinpetalo stariĝis por instigi ne nur al legado, sed ankaŭ al dialogoj kaj debatoj pri libroj. Ĝi estu rapide modifebla, facile alirebla. Tial ĝi estas blog-forma.

Ĉiu ĉefartikolo havas la saman titolon kiel la rilata libro. Sub ĝi povas aperi sekvantaj artikoloj, kiel pliaj komentoj pri tiu libro aŭ pri ties recenzo. Ĝis nun ĝi ne entenas multajn artikolojn, nur dudekon komence, sed imagu se homoj ekpartoprenas, kiom da referencoj ĝi povus enteni ...

Maldekstre, alfabeta listo ebligas pli facilan serĉadon : neniel helpas serĉado laŭ datoj, kvankam mi ĝin lasis.

Ĉiu rajtas sendi komenton aŭ novan recenzon, kondiĉe ke tio rilatu kun la temo. Mia espero estas, ke eta internacia komunumo de legemuloj stariĝos iom post iom.

Oni prefere sendu mallongajn recenzojn (povas temi pri simpla opinio kelklinia) : sur la interreto abundas admirinde, arte konstruitaj recenzoj, sed iom longaj por meznivela leganto, kiu plej ofte ne ŝatas legi el ekrano.

Pri la elektitaj libroj, tute ne gravas ĉu ili ĵus aperis aŭ ne, ĉu ĝi estas paperformaj aŭ elektronikaj. Ŝatata libro ne eksmodiĝas laŭ la ritmo de la eldona vivo, kaj mi revas, ke oni tiel povus malkovri tute forgesitan verkon jam ne troveblan en la libroservoj.

5 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Kara Mari-elen,
Tio estas mirinda kaj merita laboro. Mi nepre sxatas partopreni gxin, kvankam cxi-lastatempe mi ne havis fortunon multe legi.

7/8/07 3:57 PM  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Gratulon. Bonega iniciato por la legado kaj libro-aprezado ene de la esperantlingva kulturo.

7/8/07 6:46 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

mi gratulas kaj mi volonte partoprenus, sed ĉu tio estas vere dezirata? la retpoŝta adreso por sinpropono ne funkcias.

ĵv

7/9/07 11:02 AM  
Blogger Lego-klubo de Kvinpetalo diris ...

Kiel diris ĴV, la ligilo al la retadreso ne funkciis, ĉar mi eraris en la redaktado. Bv pardoni. Nun ŝajnas ke ĝi bone funkcias.

7/9/07 12:47 PM  
Blogger Lego-klubo de Kvinpetalo diris ...

Solvita problemo. La adreson mi ĵus korektis.

7/9/07 12:48 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home