2006/12/11

Grafino en belegaj vestoj

Mi ne perdas okazon trovi librojn por infanoj en Eo, ĉar kuna legado eĉ ne ofta kun Klara estigis fortan ligon inter ŝi kaj la lingvo. Verdire, hejme la lingvopraktikado estas ĉiutaga nur por mi, kaj estas antaŭvideble ke sen plia instigo al la infanoj, ili rapide perdos la lingvon.

Ĝuste antaŭ kelkaj semajnoj oni proponis al kiu deziras, recenzi la libron "La grafino kaj ŝia fantasta vivo", de Markku Sarastamo, mem esperantisto. Post la unuaj frazoj, mi atendis ke Klara protestos pro la sufiĉe vasta vortprovizo, sed okazis la malo: ŝi postulis rektan legadon, por sekvi la neordinaran rakonton. Estas agrable vidi kiel la aŭtoro taksas la leganton en tiu fea fabelo : kiel homon plenkonscian pri diversaj aktualaj demandoj.

Ni tre ŝatis la tekston, sed unuanime ĉiuj hejme miris antaŭ la ilustraĵoj, tial mi ne rezistas al la plezuro enretigi kelkajn mirinde belajn pentraĵojn de la aŭtoro mem.

"La grafino kaj ŝia fantasta vivo", de Markku Sarastamo, en dulingva versio kun traduko de Saliko (Raitta Pyhälä), memeldono, havebla de UEA-libroservo.

1 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Saluton kara Mari-élen,
Mi rigardas blogojn de viaj E-lernantoj sed cxar tie estas nur instruaj materialoj mi ne trovas kia komento povas esti utila por kuragxigi ilin. Cxu vi povas gvidi min?

14/12/06 7:24 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home