2006/10/19

Refoje kluboj

Kiel ĉiujare en septembro, mi petis permeson instrui Esperanton en du lernejoj : baza lernejo kaj mezlernejo de la urbo Sainte Foy la Grande.

Kiel ĉiujare en junio mi promesis ke jen ekde nun mi ne plu okupiĝos pri lernejaj esperanto-kluboj en kiuj mi elspezas tiom da energio por nenio, ŝajne. La kunvenoj okazas kutime ĉiusemajne po du, dum la tagmeza paŭzo kun energiplenaj infanoj kiuj postulas distradon, sed ne vere deziras lerni. Tio signifas ke kvarfoje ĉiusemajne, mi veturas por instrui al infanoj. Kvankam ni faris multon kune (ludi, kanti, paroleti, ktp), la impreso fine de la jaro estas, ke tio utilis al nenio rilate la lingvon, krom distri ilin. Ĝis nun la instruistoj iom malestime rigardas tiun volontulan laboron de ne profesia instruanto kiu revas pri eksmoda internacia lingvo. Precipe en la baza lernejo, kie la infanoj havas ege multajn malfacilaĵojn : temas pri la plej malfavorata lernejo, kun helpklaso por infanoj kiuj eble neniam scipovos legi nek skribi. Oni ankaŭ koncentris multaj enmigrintojn en tiu kvartalo, kie sensalajreco regas, sendepende de la deveno. Kulturŝokoj ankaŭ regas la lernejan vivon. La junaj instruistoj senkuraĝiĝis, kaj post nur unu lernojaro, la nova direktoro demisiis por savi sian sanon.

Sed kiel ĉiujare en septembro, mi denove petis permeson instrui, kaj ĝin ricevis.

Ĉijare okazis ŝanĝiĝoj :
  1. ĉiusemajne mi vizitas ĉiun lernejon nur unufoje. Necesa tempodaŭro por ekhavi sufiĉan distancon kun la kluboj, konservi ioman liberan tempon, kaj ne elĉerpiĝi.
  2. la direktoroj de la lernejoj ŝajne pli estime konsideras la lingvon.
  3. ni bonvenigas esperantistojn, ĉu eksterlandajn, ĉu francajn.
  4. ni ekhavas blogojn por esprimi nin, lerni la lingvon, rakonti pri la lerneja kaj/aŭ ĉiutaga vivo.
Tre malfacile mi rezistas por ne mem decidi la titolon, tion ili mem decidu. Prefereble ili mem elektu la ĝeneralan aspekton, sed ni ne havos eblecon, nek tempon, aliri la reton sufiĉe ofte kune, tial bedaŭrinde mi mem elektos la ĉefpaĝan modelon.

Knabino ekkrietis, kiam ŝi sciis ke eble eksterlandaj esperantistoj lasos komentojn por ni ...

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Kara Marie-elen,
Nepre ni sekvos kaj komentos skribajxojn de viaj studentoj.

20/10/06 4:26 AM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Kara Becxjo,
Dankon pro via intereso ! Komence, la skribajxoj estos vere tre simplaj, cxar la infanoj skribos lauxeble, nur tion, kion ili kapablas mem diri. Sed ni esperas pli kaj pli progresi ...

21/10/06 12:14 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home