2006/10/07

Kaj nun muso ...


Post instalado de la kankro en la hejmo, ni devis aĉeti por ĝi nutraĵon. Jen okazo por lerni kune pri tiaj bestoj. Sed mi forgesis ke Klara nepre NE eniru bestovendejon ! Meze de papagajoj, kunikloj, kanarioj, sciuroj, ktp, musoj siestas en vitra kaĝo. Nu, konsentite, ni aĉetos unu.

Aleksandroj tra la mondo bonvolu pardoni nin ... Jen Aleksandro, ŝi diris. Nun estas muso en ŝia dormoĉambro. Aleksandro estas karesata, kisata, nutrata plurfoje ĉiutage. "Li" certe ne petis tiom da prizorgado.