2006/09/18

Politika maturiĝo

Pascal Clément estis politika delegito, tiam juna dekstrulo kiu voĉdonis por mortopuno en 1981. Poste la justicministro fariĝis Robert Badinter, unu el la plej fervoraj pledintoj kontraŭ mortigo, kaj dume ŝanĝiĝis la leĝo. Grava simbolo por pacamantoj. Estas vere ke en dudek jaroj kaj sen mortopuno, la nombro de krimaj mortigoj malplialtiĝis (dum la nombro de ŝteloj, seksaj perfortoj, ktp, plialtiĝis). Jen pruvo ke mortopuno neniam utilis kiel forpuŝilo.

Hodiaŭ en radioelsendo, pridemandite pri tiu epoko, Pascal Clément deklaris ke intertempe li maturiĝis, entute ŝanĝis sian opinion, kaj nun certas ke en alta formo de civilizacio, mortopuno ne plu devas ekzisti. Li konsentas ke foje la ŝtato devas antaŭsenti necesan evoluon de la socio al pli nobla formo, kaj ne atendi ke opinioj ŝanĝiĝu. Menciinde, ke hodiaŭ li estas nia justicministro. Nu, mi aspiras al pli ofta maturiĝo de armilvendistoj, altrangaj komercistoj, kaj ŝtataj decidantoj.