2006/09/04

Ordinara tago

Dum la ferioj, ne estis unu tago sen infanaj disputoj. Vi sopiris al lerneja periodo kaj solula aŭ gea libertempo. Oni povus pensi ke ekde la komenco de la lerneja jaro, vi trankvile zorgos pri kutimaj aferoj kaj la etoso estos pli kvieta hejme. Vi eĉ eble havos tempon por legi recenzendajn librojn al kiuj vi aspiras de kelkaj tagoj, post granda aŭtuna ordigado de la domo, ĉar eble venos eksterlandaj gastoj.

Sed tiel tute ne okazas. Unue, viaj tri gefiloj lernas en tri malsamaj lernejoj, kaj ili eliras vespere je tri malsamaj horoj. Unu veturas per buso, la dua per aŭto, la tria per trajno. Necesas preciza organizado.

Povas esti ke tiu, kiu vojaĝos trajne, tion neniam faris sole. Do la unuan tagon li maltrafas la ĝustan trajnon, kaj alvenas unu horon pli malfrue. Imagu nun ke vi veturis duonhoron por muziki kun amikinoj, kaj revene, vi devis sekvi feri-kamioneton dum 30 kilometroj, je 50km hore. Se ne, vi devus normale alveni akurate al la stacidomo. Sed ankaŭ vi maltrafas la trajnon.
Subite vi memoras ke stakego da gladenda vestaro atendas vin, ke vi ne purigis la teleraron, ne aĉetis rubujajn sakojn nek lavsapon, ke vi devis telefoni al sinjoro X, ne korektis tekstojn, kaj endas riparigi la fenestron de la banĉambro. Vi certe plia(j)n amik(in)o(j)n perdos pro leteroj kaj mesaĝoj perditaj sur la skribotablo.

Vi sentas vin kulpa, alveninte malakurate, ĉar laŭ la komuna, ĝenerala opinio, ne laborinte vi nepre libertempas. Cetere, kial vi ĝis nun ne kuiris konfitaĵojn aŭ tomatosaŭcon, nek frostigis fruktojn, nek senherbigis la legomĝardenon. Des pli ke ĝis nun vi estas relative trankvila, ĉar post kelkaj tagoj reaktivos la esperanto-kluboj en du malsamaj lernejoj, asocioj en diversaj lokoj, ktp.
Kaj la ĉiutaga vivo tuj iĝas iom peza, dum vi certas ke iuj vere ŝatus interŝanĝi sian vivon kontraŭ via. Ili pravas, sed vi volonte plendus ĉe la ĉeforganizanto, ke la afero estis ne tiom bone kalkulita. Kvietiĝu, la lernojaro nur komenciĝas …