2006/09/02

Pano en la supo

En najbara regiono Korezio mi iam aŭdis pri la kutimo kuiri panon en la supo. Tiu kampara supo entenu la legomojn de via ĝardeno, bovviandan (kun osto), porkaĵon se vi ŝatas. Ni kutime ne manĝas viandon vespere, nur la supon. Ni konservas la viandon por la morgaŭa tagmanĝo.

Por la pano, oni simple aldonu iom da lakto en la pastaĵo por mildigi ĝin. Pro tradicio kelkaj aldonas anser-grasaĵon, sed nu ... plia grasaĵo ne nepre necesas. Dum la supo kuiriĝas malrapide, la panpastaĵo restu sub tolaĵo en bovlo por ŝveli en la varmeta etoso de la kuirejo (necesas du horoj). Kiam la legomoj estas preskaŭ finkuiritaj, oni enŝovu la ŝvelintan bulon en legomsupo. Ĝi flosas ĉe la surfaco, plu ŝvelas preskaŭ duoble. Post dudek minutoj oni turnu ĝin por kuiri la alian flankon. La rezulto estas senkrusta pano kun mola blanka surfaco, kaj levurgusto kiun mi ŝatas.

Recepto indikas ke oni povas friti tranĉaĵojn en pato kun butero, kaj manĝi tion kun konfitaĵo. Mi volonte provus, se ni ne jam finus la tutan panon ĉivespere, kiel kutime …