2006/08/30

Sekretaj pensoj

Lorens' sendis al mi romanon (en la franca) de David Lodge : "Pensées secrètes" (Sekretaj pensoj).

Verkante taglibron la ĉefroluloj siavice plenigas la rakonton per nekonfesindaj pensoj pri si kaj la deziratinoj, eks-amatinoj. La fadeno pri homrilatoj disvolviĝas paralele al scienca pripensado en universitata medio, pri pensaj fenomenoj. Foje tiel nomata amo iĝas nur oportuna mizerkaŝilo, en kiu miksiĝas seksaj deziroj, manko, sopiro, kaj malrespekto al utiligitaj homoj. Devas esti novaj limoj inter si kaj la aliaj, konstantaj subpensoj.

Ne temas nur pri limoj kiujn oni donas aŭ ne donas al si. Impresas la maniero trakti homojn kiel objektojn utilajn aŭ ne, forĵetindajn post uzado. Foje la por-si-mem-kreitaj reguloj nocas al la uzanto, kiu kaptiĝas en la propra reto. La ĉefrolulon mi ne sukcesis tre ŝati, kaj verdire tio eble ne estis la celo de la rakonto. Diversaj sentoj foje kontraŭaj en la sama rolulo kvankam malhonesta kaj malkuraĝa, faras lin homa kaj spicas la rakonton. Ŝokas min ke en tiu viro ne estas veraj sentoj, nur oportunaj ligoj laŭ la bezonoj. La virinoj de la rakonto ŝajnas pli kompleksaj. Sed kiam oni ekmensogas, oni konstante mensogas, al ĉiuj, eĉ al komplicoj, ne tiom amataj kiom oni anoncis : se vi perfidas amanton, ne verku taglibron !
Kion volis demonstri la aŭtoro ? Se nur pri tio, li eble ne tedu nin per pretekstaj teorioj pri pensfenomenoj. Aŭ ĉu mi ne sufiĉe atente legis ? Aŭ mi ne kapablis havi la distancon kiun postulas ironia karikaturo.

Lorens’ tre amuziĝis, mi iom malpli. Tio ĝenas min, ĉar ŝi intencis sentigi al mi la plezuron kiun ŝi ricevis en tiu libro, kaj mi ne trovis la samon. Eble mi relegu.