2006/08/21

Muziko en Beauchamp

Estis bona etoso, tute malstreĉa, en Beauchamp. Spertuloj pri nuklea energio, spertuloj pri sekaj necesejoj kaj aliaj naturaj rimedoj por lasi malpli da spuroj sur la planedo. Kelkaj homoj kun longaj feltaj haroj, kelkaj MGO-falĉistoj, telerlavistoj de tiu renkontiĝo, organizantoj, vizitantoj, surlokaj loĝantoj plejparte angloj, najbaroj el tenda konstanta kampadejo, festemuloj.

Kvieta etoso. Bue’ trankvile zorgas pri multo. Ŝi delonge loĝas tie kaj ne plu ekscitiĝas pro detaloj. Ni alvenis nokte, en la duondetruitan remizon ĉe la domo. Oni lerte etendis tolaĵon por ŝirmi kontraŭ suno kaj pluvo, la ĉambro estas komforta, kun longaj tabloj kaj benkoj. Tie la partoprenantoj manĝis kaj ofte kunvenis, la tutan semajnon. En la domo mem, ni spektas prelegon de kebekia astrofizikisto Hubert Reeves pri energia uzado, polucio kaj planedestonto. Tre interesa afero por ke adoleskantoj konsciu pri la kolektivaj agadoj, sed kompreneble Jaso kaj Samir preferas apudi pli senzorgajn homojn ekstere.

Karol’ el Svislando alparolas nin en Esperanto, verdire ni estas la nuraj kun kiuj ŝi povas paroli la lingvon ĉi tie.

Ni alportas instrumentojn, iom timeme ĉar ni ne scias kiu estas la stilo ĉivespere. Kelkajn melodiojn ili bone akceptos, eĉ se ni ne vere kapablas dancigi. Gitaristo kun la stilo de la 70aj jaroj, sidas sur plasta fotelo kaj mallaŭte ludas « The needle and the damage done ». Fine li preferas ĉesi antaŭ aliaj instrumentoj, anstataŭ akompani. Akordionisto stariĝas kaj ekludas valson. Kun tre malsamaj repertuaroj, ni ne kapablos ludi kune. Knabino elsakigas tirharmonikon, kaj ludas cirkasian cirklon, cetere ĉiuj preferas tiajn porkomencantajn, renkontigajn dancojn.
Finfine ni komencas ludi kun ili, mi provas adaptiĝi : kiam la muziko tro rapidas kaj mi ne rekonas ĉiujn tonojn, nu, mi ludas unu el du, simple akompanas. La homoj ekdancas, multaj ne scipovas sed tamen provas. Poste ni profitas silenton por ekludi la propran repertuaron, Jaso kaj Samir ludas dolcan fluton, mi vjelon aŭ tirharmonikon, kun foje grimaco pro akcidentaj tonoj, sed ĉefe gravas ke la ritmo nepre ne ŝanĝiĝu. Unuafoje la filoj spertas tion dancigon, kaj ili videble ĝuas tion. Ankaŭ por mi tio estas plezura sperto, iom malstreĉiga, kiu ebligos iomete pli bone dormi antaŭ publika ludado … :+)

Vere, se homoj primokas bekfluton kiel bub-ludilon, ili ŝanĝu sian opinion : Samir majstre scipovas plibeligi la melodion kaj alporti ion kvazaŭ aeran. Bedaŭrinde, ju pli da instrumentoj, des malpli aŭdebla estas bekfluto. De monatoj mi esperas trovi ion pli fortan sed kun sama fingrumo, sensukcese.