2006/08/15

Bretonio








Rakonti feriojn estas iom malhonesta afero, ĉar oni rakontos nur la plej bonan okazaĵo, aŭ kio plej favore impresos pri ni, do ni ĉiuj kompreneble silentas pri neagrablaĵoj … kaj fine la rezulto estas poŝkarta raporto, sed tion mi ne malhelpos.

Fakte mi ne tiom deziris ferii, nedirindaj zorgoj ronĝas emon kaj kvieton. Sed jam de ses jaroj ni ne feriis kune for de la hejmo, eĉ ne unu semajnon. Bretonion mi tute ne konas, neniam vizitis, kaj mi fine sukcesis trovi plezuron en neatenditaj okazaĵoj, dank’al pacienca edzo.

Ekde kiam oni konatiĝis kun Bretonia maro, oni demandas sin kiel baniĝi denove en ondega akvo de Akvitania marbordo. Oni eĉ ŝatus naĝi horojn en travidebla kvieta akvo de malvastaj krekoj, kaj ne reveni al la sablo.




Sur la insulo Brehat (Brea), estis amaso da turistoj, sed eblas foti inter ili … Veturiloj estas malpermesataj, tiel oni aŭdas preskaŭ neniun bruon. La trankvilo en turisma etoso estas iom stranga : oni facile povus izoliĝi en libro, ekzemple, sen senti ian ĝenon. Ne eblis tion fari, ĉar ni rondiris ĉirkaŭ la insulo en rapida marŝo, kaj eĉ trairis kotan havenon dum malalta tajdo. Damne, mi ne ferias por tiom ŝviti, sed poste kiom fiera mi estis pro la sukceso, eĉ kun tordita piedo !
Trairi kotan preskaŭ senakvan havenon estis vera aventuro se konsideri ke oni nepre NE rajtas fali en la akvon dum oni portas la fotoaparaton de sia patrino ... La aliaj rapide senkotiĝis kaj suriris la alian bordon, dum mi sakris kaj ĵuris ke neniam plu mi partoprenos en tia stulta ekspedicio.