2006/07/31

Tradigordines

Festa vespero en Lalinde : ĉiujare de 8 jaroj, tiu urbeto organizas festivalon pri tradiciaj muzikoj, kun folklora balo fine de la vespero. Tjeri tute ne interesiĝas pri dancado, kaj ĝenerale preferas rezigni entute. La filoj hezitis, kaj decidis veni. Fakte ili entuziasmiĝis.

Gadalzen ludas kaj kantas okcitanajn muzikojn, sed laŭ tre moderna maniero (ne facile dancebla, sed tre bela, roka). El la paĝaro oni povas elŝuti diversajn (kompletajn) muzikojn senpage, kio nun fariĝas iom malofta plezuro. La flutisto estas simple nekredebla.

Poste komenciĝis la balo kun la duopo Cyril Brotto kaj Guillaume Lopez (por aŭskulti kelkajn eltiraĵojn klaku dekstre de la akceptpaĝo al « extraits sonores »). Cyril Brotto spertas pri tirharmoniko kun tre dolĉa kaj samtempe vigla ludmaniero. Guillaume Lopez ludas flutojn, kornemuzojn, kaj kantas. Oni malfacile imagas ke nur duopo sukcesas dancigi centon da homoj, sed sufiĉas aŭskulti ilin por kompreni. Siaflanke Guillaume Lopez lernis tradiciajn, dancigajn kantojn, tiel eĉ sen instrumentoj li povas tikli viajn piedojn kaj instigi vin ekdanci. Nur kelkaj homoj scipovas dancigi nun per tiuj kantoj kies tradicio iom post iom malaperis pro eksmodiĝo.


De balo al balo, ni renkontas homojn kiuj pasiiĝas por tradiciaj dancoj, kaj estas des pli facile lerni kaj praktiki. Kiu ne dancis en tiuj dancvesperoj ne scias en kiu etoso : ĉiuj, junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj, infanoj, komencantoj kaj spertuloj, ekdancas kune kvazaŭ en familia rondo. Ne estas diferenco inter la generacioj, respekto kaj toleremo regas, ĉu al la homoj, ĉu al aliaj kulturoj. La plej adaptiĝemaj lernas kopiante la aliajn, aliaj bezonas kursojn, sed ne gravas : oni rajtas danci laŭplaĉe, neniu sentu sin primokita. Tiel hieraŭ, mi eklernis la « Ronde du Quercy ». Samir multe dancis, Jaso preferis rigardi, sed ankaŭ li foje ne rifuzas skotiŝon aŭ cirklon. Ambaŭ ŝategis la muzikon kaj la etoson. Kaj mi taksas granda sukceso la fakton, ke en nia domo gefiloj kaj plenkreskuloj aŭskultas foje la saman muzikon kaj dancas la samajn dancojn.