2006/07/22

Alia mondo (II)

Filipo estis la plej juna frato de Maŭricjo. Ankaŭ li vivis en granda mizero. Sed li evoluis tre malsimile. Unue, kiel multaj, li vizitis ĉiesulinon en la vilaĝo. La kompatindulino ne scipovis regi la propran vivon, kaj ekhavis plurajn infanojn, kiujn forprenis de ŝi sociaj instancoj. En periodo kiam Filipo vizitis ŝin, ŝi gravediĝis. Tiam li decidis ke li elportos la konsekvencon de sia kulpo, kunloĝante en la peko kun ŝi, tial li neniam edzinigis ŝin. Ni kutime nomas ŝin Sinjorino L. Same por la infano : li neniam rekonis lin kiel sian filon, ĉar li ne certas. Dua filo naskiĝis. Por ambaŭ nur blindulo povas dubi pri la patreco, sed li neniam volis doni al ili sian nomon : « Unue meritu ĝin ». Granda mizero regis en la hejmo. Neniam estis necesejo ekzemple, ĉiuj iris malantaŭ la domon por feki. Dumvintre ne estis eĉ tiucela kabano kiel iam en niaj kamparoj, dum tion oni facile starigas en unu tago. Iel Filipo decidis kvazaŭ martiriĝi, ĉar oni pagu siajn pekojn. Tiel li vivigis la tutan familion en mizero. Cetere ne eblis diskuti kun li pri tio, ĉar la konversacio rapide fariĝis prediko pri devoj kaj pekopagoj.

La unua filo eklaboris en malsanulejo, renkontis virinon, instalis sin kun ŝi, kaj fariĝis patro por ŝiaj infanoj. La dua filo D ĝis nun ne sukcesis plene kreski, restis adoleskanto. Li renkontis pliaĝan virinon kiu ne scipovas varti la proprajn infanojn, kaj ekhavis bebon kun ŝi. Ili ĝis nun loĝis en ruldomo, ĉeestis festojn kaj aĉetis drogojn dum la avino zorgas pri la bebo. Lastatempe li deziris ion alian el la vivo, kaj disiĝis. Li estas afabla juna viro kun malgaja, milda rigardo.

En la farmobieno, la bestoj estis perfekte bone prizorgataj. Filipo scipovis flegi ilin post ostrompo, dum aliaj najbaroj certe mortigus la beston. Se estis tro da bovinoj sur la herbejoj, oni akurate tondis herbon aliloke por ke manku nenio. Se ŝafino forlasis idon, li tuj eknutris per suĉbotelo, kaj traktis ĝin kiel hejman hundon.
La kunulino senproteste laboris dum tridek jaroj kun li, farante la plej malmalfacilon, ĉar li estis fizike tro maldika kaj malforta.

En la kameno estis fajro ĉiutage, la frostujo estis plena de kokidaĵoj, anasaĵoj kaj tiel plu. Ne estis mono, krom biletoj en biletujo, sed nur Filipo rajtis tuŝi. Jam de pluraj jaroj impoŝtinstancoj sciis plu nenion pri li.

En ĉi printempo, Filipo malsaniĝis. Li konsentis iri al malsanulejo, sed kunportis la monujon kaj ĉiujn paperojn. Post kvindek jaroj da fumado, la pulmoj tuj infektiĝis. En la malsanulejo oni enkomatigis lin por malhelpi lin suferegi. Dum tri semajnoj li agoniis, kaj fine mortis.
Dum la funebro, lia familio parolis pri solidareco, petis la ĉeestantojn fari am-ĉenon per la manoj, kaj poste lasis Sinjorinon L sola.

Unu semajnon poste, kiam mi vizitis ŝin, plurmonata ŝafido kuris sur la korto kun la hundoj. Trifoje ĉiutage ĝi ricevis du litrojn da bovina lakto, kaj loĝis en la domo. Dum ŝi preparis la suĉbotelon, ŝi demandis sin, kiu aĉetos la bovojn, ke ŝi almenaŭ akiru iom da mono, ĉar estas nenio por pagi la elektrofakturon.

Poste ŝi vendis la brutaron, sed rikoltis nenion, ĉar la farmbieno apartenas al lia frataro. Ĉar ŝi ne estis lia edzino, ŝi rajtas nenion preni. Ankaŭ la infanoj, ĉar ili oficiale ne estas liaj filoj. Post kelkaj tagoj, ŝi devos forlasi sian domon kaj iri kien ajn ŝi povos.

Estis decidite ke ni aĉetos de ŝi kokidaĵojn kiujn ŝi deziras vendi por vivteni sin. Antaŭ du tagoj ni vizitis ŝin kaj kunportis la manĝaĵojn. Nek Tjeri nek la infanoj iam vizitis tiun domon.

Sabla vojeto kun profundaj radtruoj. Bela kurado de junaj hundoj sur la korto. Antaŭ la domo, miksaĵo de rustiĝintaj veturiloj kun likeno sur la vitroj, pneŭmatikoj, feraĵoj, rubaĵoj, malplenaj boteloj. Estas la oka vespere. Kokinoj kun siaj idoj eniras siajn kaĝojn, anasidoj profitas lastan momenton por bani sin.

La filo kun bebo sur siaj genuoj, la ekskunulino, kaj Sinjorino L, sidas antaŭ tablo, kaj trinkas ruĝan vinon. La ekskunulino, kiu ne volas konscii ke ŝi jam eksiĝis, vizitis D kun la bebo, esperante ke ŝi povos pasigi la nokton tie kaj regajni lin. Oni primetas la tablon ekstere, tio estas ke oni kovras la feran tablon de la korto per malsanuleja littuko. Por disponigi la seĝojn ĉirkaŭ la tablon, necesas kovri la truojn de la korto per lignaj tabuloj. La glasojn kaj vitrajn telerojn oni ne trarigardu.

La hundoj ludas sub la tablo kaj kovras niajn piedojn per polvo. Se ili tro puŝos la tablon, la glasoj malpleniĝos sur niajn genuojn. Paro da anseroj alproksimiĝas por rigardi nin, kun klinita kapo.

Ne eblas vere manĝi. Geamikoj vizitas la hejmon. Paro sur motorciklo. D. pardonpetas kaj iras por diskuti momenton. Post la foriro de tiu unua paro, alvenas veturilo, kun detruita antaŭaĵo : la veturanto renkontis kapreolon survoje. Nu, jen ĝuste la kapreolo, kiun oni eltiras el la veturilo sur kovrilo. Ĉiuj eltabliĝas por rigardi. La kapreolo verŝajne tuj mortis, sangas la buŝo sur la kovrilon. Bela besto, kun jam dubranĉaj kornoj. Klara alproksimiĝas : “beeee, sango ! kompatindulo !” Ŝi ekprenas anserplumon, kaj desegnas sur tabuleton per la sango.

Nu, al la tablo, se ne, katoj ĉion manĝos. Alia veturilo alvenas, dum noktiĝas. Homo venas por malmunti feraĵon el inter la motoraĵoj de la korto. Homoj kun infanoj. Klara stariĝas denove, kaj ekludas. Ili kune kuras sur la korto inter la veturiloj kaj la feraĵoj. Tiu korto por ili estas paradizo. Dume la bebo paŝas, revenas, plorante vokas la patrinon, ĉar hundo faligis ŝin. Oni batas la hundon kaj ligas ĝin per ĉeno. Kelkaj revenas por manĝi fromaĝon. Parfumo de nekutima cigaredo ŝvebas en la aero. Nu jen, mi diras, bonvolu ne proponi al miaj filoj ­ - Aĥ vidu, respondas la viro, tio malpli nocas ol drinkado, ĉu ne ? » Nu, unu ne malpermesas la alian, kaj mi certas ke li uzas ambaŭ. Noktiĝis kaj la knaboj malaperis. Klara ankaŭ, sed ŝi de tempo reaperas, kurante kun la infanoj, kun anserplumoj en ambaŭ manoj.

Kio pri la kapreolo ? Nu, ĉinokte oni havos tempon por senhaŭtigi ĝin kaj almeti en la frostujon, sed tranĉado postulos plurajn horojn, ĉar la kadavro nun rigidiĝis. De tempo al tempo la hundoj venas por flari la kovrilon.

Tiuj, kiuj restis ĉetable, sukcesas manĝi fromaĝpecon kaj laktukon kun vinglaso.

La viro kun parfuma cigaredo montras al ni sian bandaĝitan fingron. Antaŭ kelkaj tagoj li vundiĝis, deprenante motoron el unu el la rustiĝintaj veturiloj. La motoro falis sur la manon kaj detranĉis la fingron preskaŭ entute. Oni decidis operacii por konservi la fingropecon, sed post kelkaj tagoj estiĝis infekto, kaj oni devis forigi la fingron. Mi demandas kiu deziras pli da ĉeriztorto. Li detale klarigas pri la infekto, pri kiel li devas de tempo al tempo levi la brakon por malhelpi pliigon de la sangopremo en la vundo. Li konstante sentas la mankantan fingron.

La bebo senĉese moviĝas sur la brakoj de la patro kaj frapas per la piedoj. Subite D premas sian interkruraĵon. Virino ekkrias : la bebo frapis la kojonojn ! kaj ĉiuj ridegas.

La vundita viro diras, ke li estos kontenta se ni vizitos lin. Temas pri tio, ke li havas fruktarbojn kaj volas vendi kaŝtanojn, tio helpos. Por li ni estas burĝoj de kiuj oni povas tiri monon. Laŭ liaj kriterioj, li certe pravas. Li ankaŭ havas poŝtelefonon por vendi, se ni volas. Sed poŝtelefonon ni ne volas, ĝis nun ni eĉ volonte rifuzas havi. Li certe demandas al si, kiel ni povas vivi sen poŝtelefonoj.

Inter tiuj homoj knabino elstaras : beleta, simple vestita, zorge kombita, ŝajne klera, ŝi zorgas pri la infanoj kaj agrable ridetas al ĉiuj. Dum la gepatroj drinkas, ŝi estas kiel freŝa aero tie, kvazaŭ malpureco, perforto kaj krudeco glitas sur ŝi sen ŝin makuli.

Poste en la veturilo, Samir demandis al si kio faras diferencon inter niaj vivoj, se ne mono. Ĉu nur edukado, ĉu nur malpermesoj, ĉu simple amo de gepatroj, ĉu sufiĉa respekto dum infanaĝo ? Ne eblas respondi, simplaj respondoj tie ne sufiĉas.

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.

4/8/06 8:24 AM  
Anonymous Anonyme diris ...

Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.

9/8/06 3:20 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home