2006/07/22

Alia mondo (I)

De du tagoj mi hezitas, ĉu mi parolu pri nia vizito al homoj kiujn ni vizitis ĵaŭde vespere.
Stariĝas la demando, ĉu priskribo estas juĝo. Kompreneble jes, kaj ju pli mi pripensas tion, des pli mi certas ke ne eblas eviti pritaksadon : eĉ nura priskribo de la diferencoj inter niaj vivstiloj starigas muron, nuligante la homajn komunaĵojn. Ni forigu tiun muron se eblas, sed povas esti ke en tio oni nepre malsukcesu. Alidirite, povas esti ke nura priskribo egalas forpuŝadon.

Malnova, riĉa, nobela familio L. el Eŭskio. El inter la frataro, du konstante vivigis sian familion en plej granda mizero. Mia patro bone konis ilin, ĉar ili laboris sur la samaj kampoj, kaj li kutimis viziti ilin. Kiam mi estis juna, mia patrino ofte ribelis : kial li kunportis nin tien, al tia etoso ? Li respondis : tia estas la vivo, realaĵojn infanoj ne ignoru, kaj tiujn homojn oni ne forlasu.

Tial mi precize memoras malvastan, malluman ĉambron, kun tablo kaj seĝoj, kurteno kiu kaŝas la gepatran liton, kaj pluraj litoj por la infanoj. Fumo malebligis bone vidi, ĉar en la kameno brulis verdaj lignaĵoj. La malseka ligno eligis blankan fumon, kaj humilaj infanoj rigardis nin per ŝvelaj okuloj. Ni ne ludis kune. Ŝajnas ke ili ne scipovis ludi. Sed mi memoras ke ili sciis preĝi.

En malvarma sezono, duonnudaj knabinetoj stare alkroĉiĝis ĉe infanbarileto, ĉar oni devis lasi lokon por la bebo en la lito. La kahelaro estis nevidebla, ĉar tavolo el surtretita tero kovris la plankon. Vespere la infanoj ne rajtis trinki, ĉar en la lito la piso eble frostos. Iam bebo mortis, kaj la kuracisto petis enketon per nekropsio, ĉar li kvazaŭ certis ke ĝi mortis pro «ne naturaj » kaŭzoj. Se oni rajtas konsideri ke morti pro nezorgo estas natura kaŭzo. Tre povas esti ke plej aĝa infaneto ĵetis kusenon sur la bebon, kiu stufiĝis, tiel mi opinias pro detalo kiun mi aŭdis jarojn poste. Sed kiel respondecigi knabineton neniel prizorgatan ? Oni konkludis poste pri naturaj kaŭzoj.

Ambaŭ gepatroj laboris sur la kampoj la tutan tagon. En la domo ne estis fenestro, kaj la pordo dume estis ŝlosita. Iam mia patro alvenis, kaj frapinte la pordon, aŭdis infanajn voĉojn. Li atendis la gepatrojn, diris : « nun Maŭricjo, ni malfermu fenestron en tiu domo ». Ne atendinte la respondon, li prenis hakilon kaj martelegon kaj faris truon en la muro. Fenestro estis tuj instalita. Reveninte hejmen, li diris al mia patrino : « nun komprenu kial mi restas lia amiko. Devas esti iu por diri kion fari ».

Pli poste, la avo de la familio L monhelpis, tial stariĝis nova, unuetaĝa domo, neniam finita. La nova hejtmaŝino estis tre efika, regis nekredebla varmo en la domo dum la vintro. Oni povus pensi ke komforto ŝanĝos entute ilian vivon. Sed ŝanĝiĝis nur la muroj, la temperaturo, kaj la spaco. En la kuirejo sennombraj muŝoj altabliĝis senĉese. La vidviĝinta avo sidis ĉe la tablofino, kaj forpelis ilin per kaskedofrapoj. Li konstante ripetis : eblas nenion fari kun tiuj frenezaj kaprinoj. Li tiel celis la virinon kaj la nepinojn, ĉar kompreneble pri ĉio kulpas la virinoj. Sur la planko amaso da polvo, staketoj da rubaĵoj. Kiam la gepatroj estis for kaj estis tro da rubaĵoj, la infanoj surbalais vojon en la koridoro por allasi nin.

Naskiĝis knabineto ĉiun duan jaron. Kvazaŭ malbeno en la hejmo. La knabinetoj flustris inter si, ne aŭdacis laŭte paroli antaŭ plenkreskuloj. Evidentiĝis ke unu estas mense debila. Ŝi ridetis al ni kun fora rigardo. La aliaj singardeme silentis antaŭ ni kiam ĉeestis la gepatroj. Unufoje ni gastigis unu el la knabinetoj dum la patrino naskas plian filinon. Mia patrino vartis ŝin kiel trezoron, kaj ŝi fariĝis kvazaŭ nia fratineto. Ni enamiĝis al ŝia rideto, ŝiaj kaskadaj ridoj, ŝiaj unuaj spritaj vortoj. Ŝi restis kun ni dum ses monatoj. Mi ne scias ĉu ŝi vere mankis al ili. Sed al ni ŝi terure mankis kiam ŝi foriris. Ĉar fine, mia patro deklaris : « ni pli kaj pli dorlotas ŝin, kaj kiam ŝi revenos al sia familio ŝi iĝos terure malfeliĉa pro la kontrasto. Ni malbonfaras. Nun ne plu povas daŭri tio. Ni alportu ŝin al la gepatroj. Nun. » Ni infanoj ne bone komprenis. Eble ni kredis ke ni simple vizitos ilin, kaj ni revenos kun ŝi hejmen. Estis stranga etoso. Tiam ili ankoraŭ loĝis en la malnova ruinaĵo. Mi ne plu memoras la viziton, nek kion diris la plenkreskuloj inter si. La tutan vivon mi memoros, kiam ni enaŭtiĝis antaŭ la dometo. Ŝi ekkriegis, kuris malantaŭ la veturilo, sed mia ploranta patro plu veturis. Mi neniam plu renkontis ŝin tia, poste ŝi estis alia. Plu restas la bildo de knabineto kuranta sur la vojo.

Finfine naskiĝis knabo, kaj li restis la lasta infano. Tiam kvin knabinoj certiĝis ke ili estas nuraj malnetoj, provoj antaŭ perfekta estaĵo, sola heredonto de la patro. Oni eble sentas sin ekster la vera mondo.

La tuta familio spektis televidon ĉiunokte ĝis la elsendofino. Tagmeze en la lernejo, la knabinetoj manĝegis, kaj endormiĝis poste. Saĝaj, maljunaj geinstruistoj lasis ilin manĝi kaj dormi ĝissate.

Ni foje demandis, kial oficialaj instancoj ne deprenas la infanojn de tiu paro. Maŭricjo estis belparolanto, malpermesis la eniron al la socia laboristino kiu vizitis ilin foje, sukcesis ŝin trompi, kaj la malpureco estis eltenebla kompare kun la nevidebla cetero. La edzino ŝajnigis amon.

Ni demandis : kial ni ne denuncas. Mia patro respondis : estus pli facile depreni ilin, sed tio solvus nenion. Se oni plie forprenus de ili la gepatrojn, kio restus al ili ? Poste mi eksciis ke iu el ilia familio denuncis, sed fakte tio okazigis nenion.

Restis tia la situacio. La knabinoj kreskis, fariĝis adoleskantoj. Poste ni eksciis ke la patrino kun la infanoj forlasis la hejmon. Fulmotondro. La patro de unu-du jaroj perfortis la tri plej aĝajn filinojn, abortigis mem unu el ili dufoje per kloro. La patrino sciis delonge. Sed ŝi denuncis nur kiam, enamiĝinte al alia viro, ŝi trovis en li subtenon por eskapi el la timo. Ĉu ŝi mem iam plenkreskis por helpi siajn proprajn idojn, mi dubas. La patro pasigis kelkajn jarojn en malliberejo. Ĉar ŝi maldignigis la familion per publikigo de tiu abomeno, ŝi mem estis nevizintinda homo, kaj lia familio lasis ŝin elturniĝi. Mia patrino daŭre vartis la infanojn de tempo al tempo, kaj konservis fortajn ligojn kun la plejaĝa knabino. Tiu ekhavis du filinojn, kiujn ŝi konfidis al alia familio, ĉar ŝi ne kapablas regi sian propran koleron kaj foje ŝi ekhavas epilepsikrizojn. Ili havas mensajn problemojn kaj bezonas specialan edukadon. La mense debila fratino nun loĝas en akceptfamilio kiu ame zorgas pri ŝi. La aliaj plenkreskis kaj nun provas konstrui propran vivon, ŝajnas ke ili sufiĉe bone sukcesas, se konsideri ilian infanan sorton. Mi preskaŭ neniam renkontis ilin denove, krom de tempo al tempo, sed ni fremdiĝis unu al la aliaj.

2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.

6/8/06 3:27 PM  
Anonymous Anonyme diris ...

Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.

11/8/06 1:36 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home