2006/07/14

Ĉimatenaj tradukoj

Dum ekzameno, almenau laŭ mia impreso, ĉiuj sensoj estas pli akutaj. Oni ne plu sentas lacecon malgraŭ nokta maldormo, nek timon, sed ioman streĉon kiu pliigas la vivosenton.

En Kvinpetalo estas agrable trapasi ekzamenojn : ni bone flegas vin, kun kafo, teo, akvo, oranĝosuko, keksojn. La ekzameno ĉimatene daŭris kvar horojn, do necesas de tempo al tempo levi la nazon. Ni triope ŝvitis kaj grumblis. Dum paŭzeto mi trinkis, starante antaŭ la fenestro, tiam mi pli akute rimarkis ĉiujn detalojn, la kolorojn de alceoj, la semojn de lunario en ties kapsuloj travideblaj en la matena suno.
Kaj mi sentis "akutan trankvilon".

La altraduko temis pri teksto de Marcel Proust (Marcelo Prust'), tiu frenezulo kiu verkas nur por si mem, ŝajne, dum li konstante aludas al la tiamuloj. La frazoj estas nekredeble longaj kaj similas tirkestojn en kiuj la propozicioj enplektiĝas senĉese. Mi bezonis kopii la malneton dufoje por kontroli la pravecon de la frazkonstruo.
La detraduko estis emocia eltiraĵo de Blazio Vaha pri sento de senutila kaj sensignifa propra vivo. Sufiĉe malfacila pro aliaj kialoj.

Ĉiposttagemeze venos plej malfacila afero : vortaraj artikoloj. Pri tio mi tiom lamaĉas ke prefere mi iru manĝi nun kaj pensu pri nenio. Sed divenu pri kio parolos la aliaj ĉetable ? :+)






2 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Cxu vere vi devis traduki ion de Marcelo Prust'? Tio estas timiga! Mi neniam bone regis signifojn de liaj frazoj. Sed tio estas normala cxar mi ne estas denaske franclingvano.

14/7/06 4:42 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Vi pravas, gxi estas malfacila, tial mi neniam provis legi Prustajn verkojn ! Alia afero estas ke se oni ne konas la tiaman kuntekston, oni ne komprenas pri kio li aludas foje.
Povas esti ke iom post iom oni alkutimigxas al la frazstrukturoj kaj pli kaj pli bone komprenas, sed mi ne provis ...

14/7/06 9:14 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home