2006/07/13

Moderna Montesquieu

Tio estas eltiraĵo de "la Esenco de la Leĝoj", de Montesquieu (1748) :
Pri la pliigo de la armeoj.
Nova malsano disvastiĝis en Eŭropo : ĝi trafis niajn regantojn kaj instigas ilin vivteni eksterordan nombron da trupoj. Ĝi havas siajn krizojn kaj iĝas nepre kontaĝa : efektive kiam iu regno plikreskigas tion, kion ĝi nomas ĝiaj trupoj, la ceteraj senprokraste plikreskigas siajn, tiel ke oni gajnas nenion krom komuna ruinigo ...
Tion ni tradukis ĉimatene en la kurso dum trejnado.
Terure aktuala. Necesas nur ŝanĝi la nomon de la mondoparto laŭbezone, kaj ĝi fariĝas universala. Ĉu ekzistas nun lando, kiu laŭprincipe rifuzus tiun militsistemon ?

1 Komentoj:

Anonymous Anonyme diris ...

Jes ja! sed bedauxrinde nur unu gxis nun laux mia scio...
"Kostariko estas ekzemplo de politika stabileco, kompare kun siaj najbaraj landoj. En 1949, José Figueres Ferrer abolis la armeon, kaj tiel fariĝis escepto en la tuta mondo." (Vikipedio)

15/7/06 3:42 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home