2006/07/09

Al Kvinpetalo


Ordinare mi ne aĉetas ekzotikajn plantojn. Mi preferas ordinarajn, simplajn, kiuj ne bezonas apartan prizorgadon. Sed ĉisemajne mi ne rezistis kiam mi vidis tiun, ĉar ĝi estis multe malpli granda, kaj do malpli kosta, ol kutime. Jam de unu-du jaro mi rezistas, fakte ... :+)
Jen do "Alokazio" (Alocasia), kies nomon oni trovas en PIV. Ĝi estas arumaco el Azio kaj Aŭstralio. Restas nun scii, ĉu ĝi eltenos en nia domo, aŭ ĉu ni ne forgesos ĝin akvumi ...

Morgaŭ mi veturos al Kvinpetalo por tutsemajna kurso. Jam de pluraj semajnoj mi devus studi por prepariĝi, sed ne estis eĉ minuto por tio. Ne estos alia staĝo je tiu nivelo en la tuta jaro, mi tro bedaŭrus. Ĝenerale la kurso estas bonega, oni tiom multe lernas kaj praktikas, ke mi ne volas tion maltrafi.

Dume tiu blogo restos tia, ĉar mi ne povos konektiĝi al la interreto. Ankaŭ deko da aliaj aferoj staros ĝis la reveno, prefere ni ne listigu ilin. Do tie estos ioma tempo por legi aferojn kies kovrilon mi kutime rigardas kun bedaŭro hejme.