2006/07/01

Plu unu tagon

Unu tagon plu mi povos trejniĝi pri muziko, antaŭ la festo. Nekredeble, kiel rapide la tempo pasas kiam oni ne pretas !

Mankas malstreĉiĝo kaj tempo por digesti tiom da eventoj en kelkaj horoj.

Mi iom klarigu :
- Normale mi dancas en la folklora grupo "la Berĵerakaj Abeloj", sed ĉar mi postmorgaŭ anstataŭos muzikiston de "la Abeloj", mi devas parkeri 11 muzikpecojn, kaj ne ankoraŭ sukcesis. Restas nur morgaŭ, aaarrrg !

- Nia tradicia muzikbando nomiĝas "Gardona Trifolio". Tio estas la nomo de la muziklernejo kiu akceptis nin en oktobro, konsentis disponigi studsalonon, konsentis ankaŭ ke nia bando ludos sen instruisto. Ni decidis partopreni en ĝi. Nun ni respondecas pri la reputacio de la lernejo !
Ni trejniĝis du horojn hodiaŭ, en konstanta babilado komplete malefika. Freneziga etoso kiam vi provas informi la aliajn pri lastaj ŝanĝoj, kaj ŝajnas ke neniu aŭskultas vin.
Por iom spertiĝi, ni decidis muziki surstrate dum finiĝos la stratbazaro, morgaŭ tagmeze. Tute novaj kondiĉoj por ni ...

Dimanĉe mi dancos por "la Abeloj", kaj muzikos kun la filoj por "la Trifolio". Tio signifas marŝadi kun la Abeloj, muziki kun la Trifolio, refoje danci kun la Abeloj, remuziki por la Trifolio … Feliĉe en la sama kostumo ! Do estos preskaŭ neniu paŭzo intertempe. Kiel mi sukcesis droni en tia kaĉo ?