2006/06/30

En hontaj kondiĉoj

Ĝis nun infano de kontraŭleĝaj enmigrintoj povis vizitadi la lernejon kaj la familio estis pli malpli protektata dum la lernejtempo. Ekde morgaŭ tiuj homoj estos forpelataj sen protektado, ĉar la lernejperiodo finiĝas hodiaŭ.

Jam de pluraj semajnoj (tio estas post publikaj paroladoj de nia ĉefministro), asocioj konstatis ke en la malliberejoj por malleĝaj enmigrintoj, policistoj ne nur malĝentile, sed ankaŭ pli kaj pli perforte kondutas. Oni konkukas tutajn familiojn al tiucelaj centroj, la infanoj konstatas kiel oni ligas la gepaptrojn per kontraŭfuĝaj brakringoj. Oni ankaŭ disigas infanojn de siaj gepatroj, foje forpelas la gepatrojn kaj konservas la infanojn en Francio. Oni ironie asertas ke la gepatroj povos poste reveni por repreni ilin. Per kiu mono, per kiu vizo ? Jam okazis ke infanoj intertempe fariĝis laŭleĝe adopteblaj en Francio.

Okazas pli kaj pli ke oni ne kontrolas la diversajn rajtigilojn, tiel ke homoj kun vizo aŭ restadpravigilo jam estis perforte forpelitaj dum ili laŭleĝe rajtas loĝi en Francio.

Ŝajnas ke ribelado kontraŭ tiuj leĝoj ne sufiĉe efikos.
De jaroj mi avertas afrikajn geamikojn aŭ renkontitojn, ke oni ne revu pri Francio, ke la kondiĉoj ne estas tiom bonaj, sed la homoj ne volas kredi.

Mi funebras pri Libereco kaj Egaleco, ni eĉ ne parolu pri Frateco.