2006/06/23

Stranga koncerto













Post kelkmonata trejniĝo, nia nova baroka musikbando devis unuafoje ludi antaŭ la publiko dum asocia datreveno. Okazos ankaŭ teatraĵo, ĥorkanto, skeĉoj, ktp.





Mi trejniĝis ĉiutage por atingi la nivelon de la aliaj, kaj progresis kvankam ne sufiĉe. Baraktinte la tutan tagon por ne tro angori, mi konstatis en la posttagmezo ke kordo de la vjolo rompiĝis, kaj tio signifas ke dum tagoj ĝi elsendos falsajn tonojn, ĉar ĝi estas el natura intesto. Post anstataŭigo, oni devas plurfoje streĉi ĝin, ĝis ĝi iom stabiliĝos. Sed dependas ankaŭ de la temperaturo, de la aer-sekeco, ktp, tiel ke ĝenerale oni pasigas tempeton por agordi 5-6-foje en unu horo.
Samir (la filo) ludas bekfluton kaj eniris la grupon antaŭ unu semajno. Nekredeble, li ne angoras : ne trejniĝinte li ĝenerale ludas sentime, kaj ne komprenas ke aliaj mortas pro streĉiĝo.


Nu do ni alvenis akurate al la koncertloko, mi agordis la vjolon sufiĉe frue (pro varmeco la kordsonoj senĉese altiĝas), instalis la pupitron, provis kvietiĝi.

La unuaj muzikpecoj estis sufiĉe bonaj, ni malpli bone sukcesis en la kvara. En tia kazo, bona afero kun vjolo estas, ke oni povas ludi sen ĝeni la aliajn, kaj atendi ke ĉio reordiĝos … :+)
Mi esperis ke ni sukcesos doni pli bonan impreson en la venontaj, pli facilaj pecoj. Revenas la plezuro.

Sed ve ! la maldekstra flutisto levas sin kaj anoncas al la publiko : « la programo estas sufiĉe densa ĉivespere, kaj nun por vi venis tempo por manĝi, tial ni tuj haltos ! » Jes ja li estas edzo de la estrino, sed tamen ĉiuj surpriziĝas, ankaŭ ŝi : kiu muŝo pikis lin ? Ni rigardas unu la alian : ĉu li ŝercas ? Ne, li ne ŝercas. Finfine ni eliras el la scenejo kunpreninte nian tutan materialon por lasi la lokon al aliaj.

Mi kompatas la kontrabasiston, kiu devis alporti sian elefantan instrumenton, por ludi kvaronhoron … Do jen, mi angoris la tutan semajnon, ni veturis post plenplena tago, preparis ĉion, por nenio. Kaj mi revenas hejmen en plena elreviĝo.


2 Komentoj:

Blogger Samawel diris ...

... Sxajnas belan violonon... Mi ludis la violonon, antaux ol 6 jaroj, sed mi deziras relerni violonan ludadon.

25/6/06 2:20 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Povas esti ke vi iam ludos en nia muzikbando kiel escepta gasto ... Estu bonvena !

26/6/06 12:24 AM  

Enregistrer un commentaire

<< Home