2006/06/21

"Felibre"

Ĝirondio estas franca departemento, en norda Akvitanio. Tie oni ankoraŭ/denove parolas la okcitanan. En najbara Dordonjo okazas ĉiujare okcitana festo en malsama urbo, la unuan dimanĉon de julio. Ĝi normale allogas inter 20 kaj 30 000 homojn en unu nura tago.

Post kelkaj tagoj okazos "Félibrée" (felibre).
Tiuj, kiuj konas ĝin ja scias, kion signifas partopreno en tiu festo. Nu, ĉijare, ĝi okazos en nia urbo Sainte Foy la Grande (Sant' Foa la grand'). Nekutima afero estas ke tiu urbo ne estas en Dordonjo. Ni havas unuflanke de la rivero Port-Sainte Foy (haveno de Sainte Foy) en Dordonjo, kaj aliaflanke Sainte Foy en Ĝirondio. Ambaŭ urbetoj estas en malsama departemento jam de la 18a jarcento, kaj tio okazigis multajn administraciajn malfacilaĵojn.

Iom maltolereme la dordonjanoj neniam volis okazigi la feston en Girondio : nur ili povas daŭrigi la iamajn kutimojn rilate la lingvon kaj la kulturon. Sed ĉifoje estas klare ke la urbeto Port-Sainte Foy ne povas sole organizi la feston. Tial oni decidis ke ĝi transiros la ponton kaj okazos en ambaŭ urboj, la saman tagon.

Diversaj « pordoj » ebligos la eniron en la urbon dum tiu festotago. Fakte ĉiu vilaĝo el kiu ĉefstrato kondukas al la urbo, havos pordon, kaj devos ĝin konstrui, laŭ elektita, prefere tradicia temo kiu elvokos la regionon.

Mia najbaro konstruas unu el tiuj pordoj. Ĝi celas elvoki la iaman kultivadon de tabako en nia vilaĝo. Do estos natura, freŝa tabako alkroĉita en remizo simila al tiuj en kiuj oni sekigis la tabakfoliojn iam. Temas pri monstra laboro, ĉar oni konstruas ankaŭ la remizon, oni kreskigas 1000 tabakplantojn, oni preparas milojn da paperaj floroj, kaj oni antaŭvidas metrojn da naturaj hederaj girlandoj por miksi naturajn kaj artefaritajn ornamaĵojn.

Plie, imagu floron du metrojn altan, el drato kaj plastaj floroj. Je kvar metroj alte, ĝi kunigos la suprajn girlandojn de la ĉefaj stratoj. Por konstrui tiun floron tri najbarinoj preparis 5000 florojn el diversaj koloroj en kelkcent horoj, vespere post la propra laboro.



Intertempe, estas nun malfacile veturi en la urbo : ĉiutage laboras homoj por instali florgirlandojn super la stratoj. Iom post iom ŝanĝiĝas la etoso. La lastaj tagoj estas nervozigaj, ĉar neniu ĝis nun povas diri, ĉu ĉio estos preta.