2006/06/22

Dume en nia bela lando …

Oni multe primokis la paroladojn pri sekureco, ribelis pri karikatura gvidmaniero de nia ĉefministro, sed nun pli kaj pli sentiĝas la efikoj de la novaj leĝoj pri enmigrantoj.

Post kelkaj tagoj, kiam komenciĝos la ferioj, infanoj ĝis nun protektitaj de sia lern-rajto estos forpelitaj al la devenlando. Foje la gepatroj jam foriris perforte. Oni forpelas gepatrojn, konservas la infanojn ĉi tie, kaj jam okazis ke oni adoptigis ilin. Nun el la restadejoj por forpelotoj alvenas atestoj pri timigaj okazaĵoj. La polico sentas sin rajtigita agi eksterleĝe, eĉ foje ne kontrolinte la veran identecon kaj la atestojn de la kontrolitoj.

Jam de pluraj jaroj, neriĉaj turistoj el Afriko ne plu sukcesas eniri Francion. Gastontoj devas pagi por subskribi akceptleteron, kaj nun oficistoj rajtas viziti la domon por kontroli ĉu la akceptkondiĉoj taŭgas laŭ la oficialaj kriterioj. Studentoj rajtas eniri la landon por trapasi unuan parton de konkurso aŭ ekzameno, sed ili devas reveni hejmen por atendi la rezultojn, kaj eventuale reveni por la dua parto de la ekzameno. Akiri vizon por eniri universitaton tute ne estas aŭtomata, eĉ se vi ricevis konsenton de la universitatestro.

En malsanulejo amaso da eksterlandaj kuracistoj laboras por malalta salajro, kaj ne rajtas malfermi privatan oficejon per eksterlanda diplomo. Bela akceptlando por duaranga laboristo, kies devenlando certe bezonus kompetentulojn post investado en studoj de forirontaj studentoj.

Problemo : post subskribo de petleteroj, atestoj, ktp, kio restas por fari ? Ĉu entute la registaro zorgas pri petleteroj ? Amnesty International ekzemple sukcesis finfine evoluigi situaciojn dank’al amasaj subskriboj, sed mi dubas ĉu por kaŝ-enmigrantoj la homoj tiel amase ribelos.