2006/06/25

Kultura ŝoko



Ĉivespere mi devis danci kun nia folklora grupo por regiona kongreso. Tio alportas iom da mono al la asocio, tiel oni povas kudri novajn kostumojn, pagi asekurecon, eventuale aĉeti muzikinstrumentojn, ktp. Tio estas ankaŭ okazo montri la iamajn regionajn kostumojn, aŭdigi kantojn en la okcitana, kaj montri tradiciajn dancojn.

Bedaŭrinde la kongres-organizantoj tute ne zorgis pri ni, ni atendis starante en niaj kostumoj dum treeee longa momento, fakte unu horon kaj duonon, kelkaj en la grupo nervoziĝis, kaj fine ni devis elteni longajn senutilajn paroladojn de la kongresestroj.

La plej bela ekzemplo pri senĝentileco okazis kiam la protokolanto de la vespero simple decidis haltigi kanton de nia grupo ĉar ĵus eniris la urbestro : per sia mikrofono, li kovris la voĉon de nia prezentantino. Aldone, ni estis kvazaŭ mebloj en ilia kunveno, ĉar la kongresanoj tute ne aŭskultis la kantojn, senĉese paroladis, kaj ne rigardis la dancojn. Verdire temas pri tre burĝa societo kiu mem singratulis hodiaŭ pro homamaj agadoj. Sed ĉar oni ne miksu la viŝtukojn kaj la belajn vestojn, oni ne trovos en tia kongreso la profitantojn de la helpagado. Nu, mi ne miru pri tia sinteno. Povas esti ke ili tre ĝuis la iluzion esti la elito de nia socio.

En la ĉiutaga vivo, ĉiu el ili certe estas tre sindonema kaj tre simpatia ulo. Bedaŭrinde, ili ĝenerale ne konscias pri tiu kolektiva agmaniero, kaj se, kiel mi suspektas, ni ĉiuj same agas en diversaj kuntekstoj, estas longa vojo antaŭ pliboniĝo.

4 Komentoj:

Blogger Genoveva diris ...

Eble, por ke la junuloj ĝentiliĝas, honestiĝas,la elitoj devus montri la ekzemploj...
Ĉu ne ?

25/6/06 12:30 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Jes ja, vi pravas. Ĉiuj devus, cetere ... :+)

26/6/06 12:19 AM  
Blogger Beĉjo diris ...

Kara Mari-elen, bonvenon al mondo de E-blogoj kaj tre bela blogo vi havas. Kial vi ne disponigas komentarion de via blogo por tiuj kiuj ne estas anoj (membroj) de blogger (blogspot). Tion vi povas fari sxangxante "Settings" de via blogo. Tre interesa blogo.

26/6/06 5:00 PM  
Blogger Mari-elen' diris ...

Kara Beĉjo, jam farite. Fakte mi tute ne atentis pri tiu ebleco, dankon pro la klarigo kaj la komento !

26/6/06 11:19 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home