2006/06/30

Jarfino por la e-klubo

Lernojaro ĵus finiĝis por mi : nia esperanta klubo en la mezlernejo hodiaŭ partoprenis en la jarfina festo, kaj ni kantis tri kantojn. Lulkanto el Afriko, ludkanto el Jemeno pri la tagoj en la semajno, kaj tradicia kanto el Hispanio, kiun mi trovis sur KD de "Kaj Tiel Plu". Necesas diri ke marokano akompanis nin per darbuko, ni aldonis "muzik-ovojn" kaj lignajn muzikilojn kaj Samiro ludis bek-fluton. Tio helpis plibonigi la rezulton, do eble ne estis granda katastrofo, ni eĉ sufiĉe bone sukcesis.

Verdire, ĉiujare okazas la samo : fine de la jaro mi malesperas ke ni iam sukcesos ion fari konvene. Ĝenerale nur kelkaj regule venas, la aliaj vizitadas la klubejon unudufoje, kaj poste ne revenas. En tiaj kondiĉoj estas preskaŭ neeble vere lerni la lingvon. Ili almenaŭ aŭdis pri ĝi, kaj espereble konservos bonan memoraĵon pri ludoj, kantoj, kaj diversaj aferoj kiujn ni faris kune. Sed foje mi demandas min, al kio utilas tiu kvanto da energio, dum ni scias ke tiuj homoj neniam parolos Esperanton. Tiuj aferoj povus okazi en la franca, ili same venus, eĉ pli ofte.

Mi memoras pri pupteatro, ekzemple, kies montrado neniam okazis. Pri ombroteatro kiu montriĝis nur unufoje dum ĝi postulis plurnoktan laboron (mian). Pri ekspozicio kiu devis rifuĝi en malluma angulo ĉar instruisto prenis niajn prezentilojn por sia propra montrado. Ĝenerale en tiuj momentoj mi sakras silente sed videble, kaj promesas ke mi neniam plu zorgos pri esperanta klubo. Sed mi iom ripozas dum la ferioj kaj revenas energiplene kun denove frenezaj ideoj. Ĉiujare mi iom pli senkuraĝiĝas, kaj pensas : ne vere utilas, iam mi devos halti senbedaŭre.

Tamen hodiaŭ art-instruisto entuziasme montris la filmojn kiujn li preparis kun la lernantoj per knedpastaĵo. Tre allogite de la rezulto, mi sidiĝis por tion spekti. Poste li diris ke li pretas ion fari per Esperanto, kaj mi jam ek-revas pri filmetoj : antaŭ tri jaroj mi volis traduki dokumentarion pri ŝarkoj, ni laboris arde por traduki, surbendigi, korekti, alĝustigi la sonbendon sur la bildoj, sed ni havis nek la materialon, nek la sciojn, nek la energion por tion konvene fini, kaj la projekto estis nuligita post du monatoj da laboro. Dank'al tiu laboro la infanoj atingis en Esperanto bonan nivelon. De tiam, la postaj klubanoj ĝis nun neniam re-atingis tiun nivelon.

Nun mi ne plu starigos tiajn aferojn sole, sciante ke tio finiĝos antaŭ ol sukcesi, kaj ne necesas malkuraĝigi infanojn.

Sed se homoj interesiĝos kaj se ni povos alporti ion pozitivan unu al la aliaj … Povas esti ke mi ne rezignos pri tiu klubo. Kiel ĉiujare … :+)