2006/07/09

Sensolve aŭ memsolve

M. drinkas nuntempe. Fakte de pli ol unu jaro, kaj nun estas ege malfacile ĉesi, ĉar liaj personaj problemoj pli kaj pli graviĝas. Li eniris la muzikbandon "Trifolio" antaŭ kelkaj semajnoj. Estas konstanta malkvieto, ĉu li alvenos ebria aŭ ne, sed ĝis nun la grupo ne devis tion suferi, kaj la homoj estas respektemaj kaj toleremaj.

Dum la felibreĵado li drinkis la tutan tagon, kio malvideblis ĝis la vespero. Vespere estis terura etoso, sed feliĉe devis plu okazis nenio kun la bando, kaj nur nia familio devis elteni la disputojn kun lia edzino. Ni provis pacigi ilin portempe, konsciante ke tio ĝenerale estas nur guto en oceano de malfeliĉaĵoj. Niaj gefiloj estis forte impresitaj, pro kio fariĝas alkoholulo dum krizoj, antaŭ la propraj infanetoj.
La edzino pro mallerteco kaj laceco konstante lin humiligis antaŭ ni. Ni provis klarigi ke dum krizo oni ne diskutu kun alkoholulo, sed tion ŝi ne volas kompreni : la strukturo de la familio aliiĝis al io perversa, tio signifas ke li fariĝis neniulo, kaj ŝi senespere provas ĉion regi, dum alkoholo nun estas la vera estro, ĉu rekte, ĉu pro malkonvenaj reagoj kiuj suferigas ĉiujn. Ĉiutage li promesas ke li morgaŭ ĉesos drinki, sed li fariĝas perforta, ŝi koleras kaj humiligas lin. Ĝenerale en tia situacio, nenio povas malhelpi ke ili rapide dronos en malamo.

Antaŭ tri tagoj ŝi malpermesis al li muziki ekde nun "dum unu-du jaroj ĝis li kvietiĝos, pro risko drinki", ŝi diris. Ŝi nun uzas nin ĉantaĝe. Sed en tiu bando li estis respektita, oni tre alte taksis la kvaliton de lia muziko, li tre bone adaptiĝis al la grupo, tre afable kondutis kun ĉiuj, kaj certe nun tre bezonas bonan taksadon de aliaj homoj. Grava detalo, neniu drinkas en nia grupo, kaj la ĝenerala sinteno estas ke ni digne kondutu kie kaj kiam ajn. Estus por li grava subteno pasigi tempon en grupa koncentriĝo por komuna celo.

Lia familio decidis lin forigi de la urbeto kie li ridindiĝis antaŭ la najbaroj. Ili ne volas konscii pri la neceso mem kaj volonte kuraciĝi kun ekstera helpo. Ŝajnas ke por ili, sufiĉas kaŝi alkoholaĵojn kaj malpermesi al li renkonti homojn ekster la familio. Sed blindeco ne forigas la danĝeron. Ne necesas esti divenfakulo por antaŭvidi ke post kelkaj semajnoj li ne plu eltenos kaj drinkos denove, ĉar intertempe nenio estos solvita, sed plie, oni traktis kaj plu traktos lin kiel infanon.
Pli kaj pli naive sed firme, mi persvadiĝas ke ekde la infanaĝo ĝis la fino, edukado kaj kleriĝo celu respekton, por atingi respondeco-senton kaj propran liberecon. Por tio ne estas difinita kaj definitiva recepto, oni ĉiutage elpensu novajn rimedojn.
Ni decidis ne insisti kaj lasi distancon kun tiu familio, en kiu la interrilatoj putras en blindeco, timoj kaj mensogoj. Trovi propran ekvilibron por si mem jam estas delikata arto, kaj kiam homoj provas surgrimpi vian ŝipon, necesas antaŭe certiĝi ke la ŝipo povos flosi, se vi ne volas droni kune kun ili.
Mi simple esperas, ke li iam venos por sidiĝi sur la seĝon, kiun ĉiuj en Trifolio lasas libera por li.