2006/07/08

Eble tro ...

Hieraŭ antaŭ koncerto kun Trifolio, mi volis iom trejniĝi per tirharmoniko, ĉar maltrankvilo konstante postkuras min antaŭ ludado, pro nesufiĉa nivelo. Verdire, ludi publike kiam oni neniam serioze lernis instrumenton, estas malprava aŭdaco, kiun mi amare pagas antaŭ ĉiu koncerto. Post pluraj horoj da trejnado posttagmeze kun la aliaj, necesis refoje sole. Dum mi malsupren kliniĝis por demeti la tirharmonikon sur la plankon, subite estiĝis forta doloro en la dorso. Nun de hieraŭ mi forte suferas pro lumbodoloro, jen pago por troa laceco. Sed vidu, muziko estas en si mem kuracilo : dum ni ludis nokte, mi sentis eĉ nenion … Ĉimatene estis alia afero, kaj mi devis viziti la kuraciston. Eble tro da aferoj samtempe, kaj mi pli konscias pri frenezeco de la programo dum la ĵusaj semajnoj.

Okazis ke dum la festo, oni petis de ni, ludi sen mikrofonoj nek amplifikatoroj, meze de la publiko. En konstanta bruo de konversacioj, ne eblas ludi, des pli ke la ĵusa rokbando havis la kutiman materialon, kaj ĝia stilo estas multe pli alloga por la publiko. La kontrasto estos mortiga. Oni etendis al mi sendratan mikrofonon por anonci. Kiel ĉiam mi sentas timon, kiam necesas paroli sen scii antaŭe kion mi diru. Sed ankaŭ eksciton. Mi petis de la publiko ke ĝi iom post iom silentu. Kaj ĝi silentis. Ni ludis, kaj la homoj vere aŭskultis. Ebria sento.

Iom antaŭe en la posttagmezo mi ekhavis grandan ĝojon, kiam du infanoj ludis publike per vjeloj, ĉar unuafoje mi instruis al ili. Post nur tri lecionoj, la knabineto sukcesis ludi ĝis la fino de malfacila muziko. Sed ŝia patro rifuzas ke ŝi plu lernu venontjare, kaj ŝia malgajeco videblas. Mi ne insistos nun, sed pacience atendos favoran okazon por informi la patron pri senpageco.