2006/07/06

Nekutima instruado

De tri tagoj gasto loĝas kun ni. Li venis por praktike malkovri Esperanton, tio estas nur parole. Li estas vera komencanto. Dum duono de la tago ĝis la semajfino, ni parolas la lingvon. Tio postulas energion, ĉar ĝenerale la gefiloj krokodilas. Esperantistoj ja scias kiel malfacile oni povas konstante paroli la lingvon dum ĉiuj aliaj krokodilas.

Strange kiel li lernas : per diversaj metodoj samtempe, parolante, per demandoj, foliumante librojn, ludante, kaj tiel plu ... Ludante, okjara Klara unuafoje instruas ciferojn, kolorojn, bestnomojn, korpopartojn.

Normale ŝi ne volonte parolas Esperanton, sed instrui fariĝas por ŝi forta motivo. Ni jam rimarkis kiel instrui bekfluton al plenkreskulo instigas ŝin lerni pli. De kiam Tjeri ĉesis lerni kun ŝi pro manko de intereso kaj tempo, ŝi malpli emas trejniĝi.

Nia gasto parolas la francan denaske, kaj kiel judo, lernis la hebrean pro familia kutimo kaj propra intereso. Unuafoje ni aŭdas tiun lingvon hejme, ni ĉiuj miras kiel bela ĝi estas, kun tre dolĉaj sonoj kaj ritmo. Bedaŭrinde la vivo pasas tiom rapide, ĉar supozeble mi neniam havos tempon konvene lerni alian lingvon nun. Estus ja trafe, scipovi iom da araba, kaj iom da hebrea.

Do de tri tagoj nia gasto alprenas vortojn, strukturojn, regulojn, kaj mirinde progresas. Ni bone sentas kiel larĝe li malfermis sin, kiel li aŭskultas kaj tuj reuzas la frazojn. Li simple ne donis al si limojn.