2006/07/03

Felibreĵado



Laŭ la nombro de venditaj enirbiletoj, 20 000 homoj ĉeestis la felibreĵadon. Tagmeze 2 000 manĝis kune sub tolplasta tegmento. 18 folkloraj grupoj marŝadis laŭ la stratoj.
Mi tion ne povis vidi : mi marŝadis same kiel la aliaj, sub radianta suno. La varmo estis terura, ĉar kompreneble oni ne rajtas demeti parton de la kostumo. Mi klopodis ludi la muzikon kiun mi parkeris en kelkaj tagoj, sed feliĉe en la homsvarmo kaj en la tumulto, ne eblis aŭdi ĉion …





1
Malgraŭ admonoj pri la kostumoj, la filoj konservis la ĉemizon ekster la pantalono ... Estis pli varme ol 35 gradoj.




Poste mi alvenis ĝustatempe por ŝanĝi la instrumenton kaj ludi fluton dum la religia disservo. Kutime mi ne ofte vizitas tiajn disservojn. Sed kvankam ne ĉeestis ĉiuj religioj, mi ĝuis la tre aludan paroladon de la pastroj katolika, protestanta, anglikana kaj ortodoksa : ili tre klare admonis ĉiujn pri maltoleremo kaj malakceptemo rilate la enmigrintoj.




Tagmeze la Trifolio ludis sur suna scenejo, ne estis eĉ tola tegmento por la muzikbandoj. Pro la varmo ni devis duonigi nian programon. Mi estis tomate ruĝa, kaj la koro tiom forte batis en la brusto, ke mi ektimis. Ŝajnas ke ni sufiĉe bone ludis por favore impresi, sed laŭ la opinio de amikino (spertulino pri dancado), dancistoj ne komforte dancus per tiu muziko, ĉar ni ludas laŭ tro konstante sama maniero, tial oni ne sufiĉe bone rekonas la dancospecon. Mi pli kaj pli certas ke muzikistoj devas lerni pri dancado por ludi tradician muzikon, kaj mi pli instigos la grupanojn praktiki dancadon. Nu, post kelkaj jaroj, ni eble sukcesos fari ion akcepteblan laŭ la vidpunkto de dancistoj. Aliaj certe ne konscias, do ni ne tro hontas.



Posttagmeze la varmo ankoraŭ plialtiĝis. Tiam mi dancis sur la sama scenejo kun la « Abeloj ». Estis terure salti kaj danci. Kundancisto subite forgesis kien li devas iri, kaj ni devis elturniĝi. Tiam mi ne atendite trovis alian kavaliron antaŭ mi. Verŝajne la publiko ne rimarkis, sed estis iom da paniko sur la scenejo, ĝis ni sukcesis retrovi niajn ĝustajn lokojn. Post iom da grumblado ni ekridis kaj ĉiuj malstreĉiĝis iom post iom. Ĉifoje la programo iris ĝis la fino. Estis nekredeble varme, sed mi ne sukcesis ŝviti, mi simple pli kaj pli ruĝiĝis. Verdire la kotona kostumo protektas kontraŭ la suno, sorbas la ŝviton kaj malvarmigas la aeron inter la teksaĵo kaj la haŭto, tial ni sukcesas elteni.

Antaŭ la vespero ni unuafoje ludis la kanton de Dédé "Lo resson de la felibrejada" dum alia grupo « Les Mascarets » dancis. Ni neniam trejniĝis kune, sed la kanton ili koregrafiis por danci kaj ĉiu trejniĝis siaflanke. Unuafoje do ni dancigis homojn, kaj sur scenejo. Dum la felibreĵado. Kaj nia grupo aĝas 8 monatojn. Kaj knabo lernas de 3 semajnoj. Nekredeble. Se la organizantoj tion scius, ni verŝajne ne rajtus suriri la scenejon.


1





La "Mascarets" donis alkvalitan spektaklon, eĉ mirinde teatrumis dum dancado.







Kaj finfine kiel rekompencon mi ĝuis koncerton de Laurence Bourdin, majstrino pri vjelo.
Kelkaj homoj ne ŝatas la stilon, kiu ŝajnas distanciĝi de la tradiciaj arioj. Ĉu ili vere aŭskultas ? ŝi sukcesis senpolvigi la vjelmuzikon, apogante sin sur soklo de la tradicio. Ĝuste tion mi ŝatas. Plej emocie estis kiam ŝi, plurfoje, omaĝis al Marcel Piaud (pron. Marsel’ Pio), kiu instruis al mi vjelon ĝis siaj lastaj tagoj. Mi pli kaj pli konscias pri lia influo sur multaj muzikistoj, kaj mi sentas min honorita, ke ni tiom intimiĝis. Foje tute neatendite homoj prononcas lian nomon. Dum tiu tago mi ofte pensis pri li kaj dankis al li : preskaŭ ĉiuj grupoj ludis liajn muzikojn.










Kaj mi ne povis rezisti foti Tjeri la edzon, post kiam li aldonis plian botelon sur tiun rubujon : indus scii, kiom da akvo 20 000 homoj trinkis en tiu aparta tago ...