2006/07/13

Studĝojo kaj ektimo

Poezia komentado hodiaŭ evidentigis kiel literaturaj normoj liberigas onian esprimpovon. Janine Dumoulin tre lerte gvidas tiun kurson. Ŝi donas okazon lerni tion, kion oni iam senzorge preterpasis. Nun okazas kvazaŭ oni malkovras tion unuafoje, dum tiun kurson mi jam ĉeestis plurfoje. Niaj necesejaj bretoj hejme estas plenaj de poeziaj libroj, sed ŝajnas ke ni neniam scipovis ĝuste pritaksi ilin. Eble tiam mi ne pensis pri ekzameno, sed nun strange akutas la sento pri beleco, kio ne rilatas kun la urĝeco iomete regi kelkajn aferojn antaŭ sabate.

Kaj pri vortaroj kaj tradukoj gvidas Michel Duc Goninaz. Oni miras pri la klereco kaj logikeco. Kial diable mi ne prenis tempon antaŭe por pli diligente tion studi ?

Hodiaŭ mi provis verki vortarajn artikolojn, sed la ideoj ne venas, kaj la rezulto estas iom mizera. Restas nur unu tago antaŭ angori ĉetable pri tradukoj kaj vortaraj artikoloj, arrrg ...