2006/07/11

Interreto en Kvinpetalo !

Bona surprizo : nun la interreto estas alirebla rekte de la lernantoj en Kvinpetalo. Certe estis tiel jam de kelkaj tempoj, sed tiam mi ne malsanigxis gxis la punkto ke mi devas babili en blogo.
Sed cxar oni ne povas cxion havi tuj, vi trovos iksojn en la tuta teksto. Certe estas rimedo por afisxi Unikodon, sed je tiu horo, ne decas veki la homojn por demandi.
Se vi neniam vizitis Kvinpetalon, kaj demandas kio diable estas tiu centro por kiu mi senhonte varbadas, eksciu ke mi sentas min hejme tie. Certe aliaj esperanto-centroj estas same efikaj, bonetosaj, malmultekostaj, ktp. Sed mi konas cxefe tiun, kaj mi fidele vizitadas gxin, unue cxar gxi situas plej proksime de ni (kun trihora veturado), due cxar iom post iom mi konatigxis kun multaj kaj sxatas ilin. Sxajnas ke cxiuj kune klopodas funkciigi la centron kun same egala bonvolemo, cxu per kursgvidado, cxu per dejxorado en la kuirejo, cxu per diligenteco en la kursoj. Ni cxiuj celas plibonigon de nia lingvonivelo, kaj verdire, se oni nombras la erarojn en la konversacioj, ni cxiuj tion bezonas divers-nivele.
La biblioteko plenas : Roger Bernard kaj Gaston Waringhien lauxvice donacis sian libraron, tial estas amaso da arkivoj pri la movado, kaj pri literaturo. Kiel kutime mi senpacience atendas la libroservon kiu okazos jxauxdon vespere, cxar estas plej placxe foliumi antaux ol acxeti, kaj malpli multekoste.
Cxar cxeestos malmultaj homoj cxifoje por tiu kurso pri "Altaj Studoj", mi rajtas havi dormocxambron por mi sola : plej agrable estas enlitigxi kiam oni deziras sen zorgi cxu oni gxenas sian najbaron. Mi do ricevis "la Henriadon", iom izolitan cxestratan cxambron kun sonora ligna planko.
Normale estos taskoj pri literaturo kaj esperanto-fakoj por la tuta semajno, sed agrable estos ankaux diskuti en la gxardeno, promeni nokte sur la kamparaj vojoj, sidigxi sur la herbejo en la parko, siesti sub fruktarboj, aux viziti la nagxejon en apuda vilagxo. Jen ferioj ...