2006/07/13

Pri tradukado

Jam plurfoje diskutante kun diversaj homoj ni interkonsentis ke tradukado estas vera malbonaĵo, pli bone verki rekte en Esperanto.
Certe jes, sed kiam oni trejniĝas per tradukado, oni devigas sin al tre efika laboro pri la diversaj formoj, esprimoj, gramatikaĵoj ktp, kaj fine oni tre bone lernas kiel uzi kaj Esperanton kaj sian propran lingvon.
Tial mi vidas tradukadon kiel tre utilan ekzercon, se tio ebligas plibonigi sian lingvonivelon, prilabori sian stilon kaj nepre ekkonscii ke Esperanto per sia tuta sistemo, tute ne similas niajn naciajn lingvojn.

1 Komentoj:

Blogger Samawel diris ...

Mi nune tradukas verkoj de Kate Chopin el la Angla al la Araba, sed mi devas traduki verkoj el Esperanto al Araba aux Angla. La tradukado de Kate Chopin bonigas mian Arabalingvon, kaj mia esperanto ankaux bonigxas se mi tradukus el Esperanto aux al Esperanto. :)

13/7/06 10:01 PM  

Enregistrer un commentaire

<< Home