2006/07/13

Librovespero kaj muziko

Ĉivespere okazos librovespero en Kvinpetalo. Tio estas por mi vera amuzo, ĉar mi samtempe vendas librojn, kion mi revis fari jam de la infanaĝo, sed ankaŭ ĉar mi scias ke mi certe ne rezistos al la tento aĉeti kelkajn, se estos iuj novaj.

Ĉar pli utilas dormi ol studi ĉinokte, mi simple aŭskultos ŝatatan muzikon. En muzika semajnfino pri vjelo, ni konatiĝis kun Gregory Jolivet (Gregori Ĵolive), juna sed lertega vjelisto, kiu gvidis la kurson pri vjelo. Li ludas en KD de la muzikbando Naragonia. Temas pri juna belga paro, kiu mem komponas. Mi ŝategis la etoson, la melodiojn, la instrument-aranĝojn, kaj la dancojn, ĉar vi povas ekzemple trovi tre agrablan skotiŝon, sed ankaŭ valsojn, bureojn kaj mazurkojn. Mi tute aparte ŝatas la tre delikatan kvin-tempan valson.