2006/07/14

Vortaraj artikoloj

Estis malfacile verki artikolojn, unue kiel en dulingva vortaro franca-esperanta, due laŭ PIVa maniero. Laŭ la unua rigardo, la afero ŝajnas simpla, sed eĉ bone konante la vortaron oni timas, do por mi ĝi estas ege timiga. Mi provis ne paniki.

Pri la dulingva artikolo, ni ricevis la francan verbon "Mettre". Necesis doni la difinon kaj diversajn signifojn de tiu verbo en Esperanto, listigi diversajn francajn esprimojn kun "mettre", kaj indiki ties tradukojn. Ŝajnas ke mi tute senorde kaj fuŝe organizis tion, kaj post momento ne plu sciis en kiu parto de tiu kaĉo mi troviĝas. La rezulto supozeble estos fuŝa.

Pri la esperanta vorto, ni ricevis la prepozicion "De". Oni devas doni difinon, la diversajn signifojn, kaj ekzemplojn. Tio aspektis pli facile, sed mi ne fidas. Mankis kelkaj signifoj kiujn mi forgesis. Estus miraklo se mi sukcesus. Verdire oni ne petas de ni ke ni reverku la vortaron, sed ke oni montru ke oni sufiĉe konas la sistemon de vortara verkado.

Post la ekzameno en la lasta kurso de ĉi tago, ni diskutis pri la prepozicio Po por refoje trejniĝi pri verkado de vortara artikolo en Esperanto. Estis tre interese, ĉar ĝis nun ne ĉiuj interkonsentas pri ĝia uzado (precipe en kiaj kazoj oni uzu n aŭ ne). Ŝajnas al mi strange, ĉar unu el la teorioj bone kontentigas min kaj aspektas logike. Sed estas interese vidi kiel aliaj teorioj komplete ŝanĝas la vidpunkton pri la maniero aliri la lingvon. Ne temas nur pri gramatika demando, sed pri la demando, ĉu oni akceptas ĉion de Zamenhof aŭ ne. Ĉu la gramatiko provu klarigi la ekzemplojn jam ekzistantajn (kaj foje kontraŭdirajn) por daŭrigi la esperantan tradicion ? Ĉu, se la kontraŭdiroj rezultas de fruaj eraroj nun fiksitaj en la lingvo, oni forigu tiujn erarojn kaj kontraŭdirajn ekzemplojn el la vortaro, kaj renovigu la klarigojn de tiuj nocioj ? Interesa debato, kiu revigliĝas de tempo al tempo kaj provizas nin per belaj diskutoj.