2006/08/28

Bavario trudas sin

Tro da farendaĵoj nuntempe por konvene zorgi pri tiu blogo : post malpli ol du semajnoj ni devos ŝajnigi ke ni estas sufiĉe bonaj muzikistoj por gajni monon. La urbestro petis nin ludi germanan muzikon el Bavario dum septembra asocia kunmanĝo, kaj proponis iom da mono, kiu ebligos aĉetadon de materialo. Kompreneble li forgesis ke bavarian pop-muzikon ni ne tute konas. « Ne gravas, ni fidas en vi », li respondis !

Tuj venis la ideo, ke kelkaj kupraj instrumentoj povus helpi por doni sufiĉe laŭtan, tavernan impreson. Sed kiel aŭdiĝu bek-flutoj malantaŭ trompeto, tubjo, aŭ trombono ? Precipe kiam ili grupe intervenas … Dum semajnoj pro timo ofendi bonvolemuloj, mi ne sukcesis diri ke tia kunlaborado ne vere konvenas.

Feliĉe ĉivespere sukcesa interdiskuto helpis konkludi ke ne eblas kunludi. Ni do devos elturniĝi sole, kaj ŝuldos la fi-tonojn nur al ni … Ni ekĝoju ! Rezulte, ĉiutage necesas trejniĝi longe por ne aspekti tro mizere sur la scenejo.

Strange, kvietigas min la fakto ke tavernan muzikon tute ne ludis la muzikistoj kiuj dancigis kamparanojn antaŭ unu jarcento : Klaŭs, (bavara gasto kiun ni gastigis antaŭ kelkaj tagoj) klarigis, ke leĝo malpermesis uzadon de tiaj muzikiloj rezervitaj por nobeluloj. Kiam tiu leĝo estis nuligita, la popolo ek-uzis tiujn prestiĝilojn kaj rezultis tiu peza varietaĵo kiun mi ne tre ŝatas. Jen kio okazas, kiam oni paŭsas la prirevitajn riĉulojn kies avantaĝojn oni volis profiti !

Povas esti ke ekzistas belegaj, fajne ĉizitaj melodioj en tiu repertuaro. Sed mi sukcesas vidi nur la bierŝatantan etoson, la levitajn balanciĝantajn glasegojn, kaj la vomujojn en malantaŭaj ĉambroj. Cetere se vi serĉas KDojn pri tia muziko en Ebay, vi trovos ĉefe titolojn kiel « ĝojaj biertrinkantoj » « bierfesto », ktp.
Feliĉe tiuj, kiuj konas Bavarion povas paroli pri aliaj belaj aferoj (vidu la jenajn pejzaĝojn. Mi obtuze memoras pri lerneja vojaĝo, dum kiu la vizititaj tavernoj ne sukcesis fonigi la ceteron. Barokaĵojn mi ne povis tiam ĝuste taksi, sed nun mi volonte revizitus la regionon kun pli matura rigardo.
Ĉiuokaze dank'al Klaŭs, ni tamen ekhavis malpli foran impreson pri la tuta regiono kaj ties muzikaj kaj dancaj tradicioj. (Cetere jen ligilo al Thevo, teatro-kompanio en kiu li laboras pri diversaj projektoj kies kerno estas ankaŭ kulturaj interŝanĝoj, ekzemple inter Germanio kaj Japanio)

Ni revenu al nia afero : do iam la nun-nomata folklora muziko tute similis en vasta areo, sendepende de landlimoj. La instrumentaro en Bavario kaj ankaŭ ĝenerale en Eŭropo, konsistis el sakŝalmoj (kornemuzoj), flutoj, simplaj man-tamburoj, vjeloj, ktp. Resume, same kiel en Francio. Mi tre ŝatas tiun ideon.

Ĉar ne eblas ĉion klarigi al la koncert-mendintoj, kaj ĉar nun ne plu eblas ŝanĝi la programon, ni ludos tavernan muzikon, sed kun tradiciaj instrumentoj ... Povas esti ke intertempe mi lernos ekŝati ĝin. Ĉiuokaze ŝajnas ke mi pli bone dormos ekde nun, eĉ se la dato danĝere alproksimiĝas …