2006/09/08

Figosuko



Sur folio muŝo tiom koncentriĝas en sorbado de figosuko, ke ĝi eĉ ne moviĝis kiam mi alproksimigis la fotilon. Sur la grundo, centoj da putrantaj figoj altiras insektaron. Ne plu vere temas pri parfumo, sed pri odoro de fermentantaj fruktoj.