2006/09/14

Ĉassezono

En tiu sezono kiam pluvas sufiĉe ofte, sed ankoraŭ varmas, troviĝas multaj "bordozaj boletoj" kiujn oni vendas altekoste sur la stratbazaroj. Tiu (plukita de Daniel) estas el la sama familio, sed oni povas facile rekoni la diversajn kolorojn sur la piedo, kaj la nigrajn makulojn post kiam oni premis la karnon sub la "ĉapelo". Jen Satana Boleto, venena fungo kies konsumado povas kaŭzi morton.

Dume homoj disputas, foje okazas veraj bataloj kaj hommorto : ĉu la plukantoj rajtas detrui la kampbarilojn por atingi la deziratajn fungojn, ĉu ili rajtas surtreti alies arbaron, ĉu nekulturitaj kreskaĵoj devas aparteni al proprietulo aŭ al ĉiuj sendistinge, grava demando !

Samtempe, de kelkaj tagoj, pro oficiala, praviga kalendaro, ĉasistoj ekvagadis en la kamparo, surtretante aŭtunajn semaĵojn, pafante ĉien ajn kaj endanĝerigante la promenantojn. Matene aŭdiĝas pafoj tute apud la vilaĝa domaro, dum leĝoserio postulas, ke oni ne pafu pli proksime ol 100 metrojn for de konstruaĵo.

El la infanaĝo mi memoras pri fenestrovitro truita de kuglo, kaj pri difektitaj telefondratoj. Ankaŭ pri tiu viro staranta meze de nia tritikkampo. Kiam mi alvokis dirante ke li surtretas la semaĵojn, li simple respondis : nu, voku policiston se vi volas. Ĉar mi estis tro juna por serioze minaci, mi simple eniris la domon.

Promenante en apuda arbaro ankaŭ kelkaj tempoj, mi trovis vastajn lignajn konstruaĵojn de ĉasistoj, uzatajn por gvati al migrantaj birdoj. La materialo estas sufiĉe multe ellaborita : ne nur gvatejoj alte en la arboj, sed ankaŭ remizoj kun enir-avertilo, armeaj retoj por kaŝi dudekmetran tunelon, garaĝo el drato kaj branĉoj por pluraj veturiloj, feraj ŝtuparoj. Kaĝoj el kiuj vokas kaptitaj birdoj por allogi la sovaĝajn, kiam oni skuas ŝnuron. Cementaj pezaĵoj fine de ŝnuroj, por malfermi laŭvole pordojn de certa distanco. Ĉio estas arte pritraktita, la instalaĵo certe postulis semajnojn da laboro. En la katenita remizo pepetas kaptitaj birdoj kiuj ne vidis taglumon de la lasta mastra vizito.

En tiu arbaro, plenkreskuloj forgesas la ĉiutagan realecon kaj revas pri heroeco, dum en tiu milito ne estas ia risko por ili, krom monpuno neniam pagata, ĉar oni ne aŭdacas tedi ilin. Mi imagas la virecan etoson en tiuj izolitaj lokoj, la masklajn manĝadojn kun biero aŭ ruĝa vino. Kio okazas se nedezirata homo trudas sin hazarde meze de tiuj ĝiskole armitaj frenezuloj, dum iomete eksterleĝa ĉasado ?

Politike, la ĉasista partio ĝenerale okulumas al la dekstruloj. Eĉ foje al ekstremdekstruloj. Pruvo por mi ke la tielnomataj moralprincipoj de ĉasistoj pri hom- kaj natur-respekto, estas plaĉaj, sensencaj amuziloj, kiuj celas memkontentigon sed neniel konsekvencas.

Sed por ne doni nur negativan vidpunkton, mi ŝatus rakonti tion : kiam mi estis optikistino kaj laboris en butiko, junulino aĉetis binoklon por sekvi la patron dum ĉasado, ĉar bestojn ŝi ŝatas foti. Ŝi rakontis kiel, post longa ĉastradicio, la patro konsentis montri al ŝi la bonajn kaŝekojn, ekobservis la cervojn kun ŝi sen pafi, kaj poste ĉesis entute kunporti la pafilon por sidi kun ŝi dum horoj en arbedotujoj kaj plezurigi la okulojn. Iom post iom li prenis tempon profiti la vidaĵon, kaj perdis la emon pafi.