2006/09/23

Eĉ sen magio !

Mi ne ŝatas legi en la lito, ĉar ne estas komforte. Por aliaj estas tute male : la edzo nepre siestas kun libro, kaj ne komprenas kial mi opinias tion malkomforta. Sed post momento ĝenerale, mi sentas formikojn en la piedoj se mi sidas, aŭ en la brako se mi kuŝas flanke. Se mi kuŝas ventre ne estas komforte ĉe la dorso, kaj se mi kuŝas dorse ne estas komforte por la brakoj, ĉar necesas levi ilin, ne multe sed longe.

Hodiaŭ mi legis la tutan matenon kaj decidis ne rompi la magion, do restis en la lito ĝis tagmezo. Ne okazas ofte ke mi restas la tutan matenon en la lito, kaj oni tion ĝuu, se oni sukcesas preterpasi la kulposenton (verdire estas multe por fari en la domo aŭ en la komputilo, sed foje nu, al la diablo ni sendu la farendaĵojn).

--- Mi konfesas ke temis pri Harry Potter (la sesan volumon), kies esperantan tradukon mi atendas de jaroj. Se ĝi iam aperos mi tuj mendos, por vidi ĉu la esperanta traduko estas pli bona ol la franca.
Parenteze, "La Mastron de la Ringoj" mi legis en la franca antaŭ 25 jaroj (la filmo tiam estis eĉ ne revo, estis nur unua parto el desegnofilmo kiun mi ege ŝatis, kvazaŭ infano, kiel kutime). Se mi bone memoras, mi legis la tri volumojn post "la Hobito", kiel eble plej malrapide por ĝui la rakonton kiel eble plej longe, dum semajnoj. Tiam ne estis T-ĉemizoj, derivitaj objektoj, videoludoj, ktp. La romano en si mem estis bonega. Antaŭ tri-kvar jaroj kiam aperis "La Hobito" en Esperanto, mi tuj legis, kaj malkovris ke mi multe pli ĝuas la esperantan version ol la franca : la bildoj aperas antaŭ la okuloj, la sonoj en la oreloj, la odoroj en la nazo, kaj la sentoj en la menso. Ĉu ĉar oni en nedenaska lingvo devas pli atente kaj malrapide legi ?
Tial povas esti ke la esperanta versio de Harry Potter estos pli plaĉa ol la franca, sed ne plu estos William Auld por provizi nin per genia traduko. Kaj mi forte dubas ke iu scipovos superi lin, sed tio estas alia afero. Onidire "La Mastro de la Ringoj" reeldoniĝos venontjare, kaj estu certaj ke mi ĝin tuj mendos. ---

Ne temis pri tio, sed pri la fakto ke kiam libro plaĉas al mi, ĉio el la ĉiutaga vivo komplete malaperas, kaj mi decidis ke ĉimatene tiel estos.
Kiam estis tempo por ellitiĝi, okazis tio stranga, dum malpli da tempo ol kio necesas por rakonti : mi etendis la manon por repreni la brakhorloĝon kiun mi kutime demetas por dormi (ĉu necesas konservi ĉe la brako ion, kio rememorigas al vi ke la nokto pasos kiel la cetero, dum vi ŝatus ĝuste eliri el la ĉiutaga vivo ?).

Mi sidis ĉe la litrando, kaj enirigis manon en la brakringon de la horloĝo. Dum malpli ol sekundo, mi subite havis la impreson ke la brakringo estas nur duona, ĉar ne plu ekzistas senso ĉe tuta parto de la manartiko. Poste akre doloris kiam la senso revenis. Sed intertempe, kvankam la rigardo sekvis la aferon kaj mi sciis, ke la brakringo estas kompleta cirklo, la haŭto mem sensis plu nenion. Mi eĉ denove rigardis, por certiĝi ke la brakhorloĝo estas kompleta. Stranga impreso, kvazaŭ la mano ne plu ekzistas.