2006/09/21

Firmaj decidoj pri la e-kluboj

Antaŭ ses jaroj mi ekinstruis Esperanton en mezlernejo kaj en baza lernejo. Ne mirinde, ke neniu legis la afiŝojn, sed Samir (mia plej aĝa filo, dekdujara), tre memfide enkondukis la temon ĉe siaj amikoj. Dum kvar jaroj inter 4 ĝis 8 knaboj venis dufoje ĉiusemajne en ĉiu lernejo, dum la tagmeza paŭzo. Ili lernis paroleti, legi laŭtvoĉe kun iom hezitanta tono, teatrumi en Esperanto en ombroteatro, deklami japanajn hajkojn kaj kanti rokmuzikon. Nura bedaŭro, ili tute ne sentas sin koncernataj de korespondado, sub kiu ajn formo : kiam ni provis babili per Skajpo, la sperto ĉesis post kelkaj minutoj, estis tute ne eble.

Post ilia lasta jaro en la mezlernejo, ili restis amikoj kaj inter si kaj kun mi, kaj tio estas vera beno. Ŝajnas al mi ke Esperanto faris ilin pli toleremaj kaj scivolemaj al alies kulturoj (tion mi jam tro ofte ripetis).

Sed necesis denove trovi klubanojn por nova sesio. Ĉifoje Samir foriris al liceo, kaj Jaso ne vere havis geamikojn.

Tiam dekdujara amikineto venis kun siaj amikinoj, kaj dum du jaroj denove mi provis instrui Esperanton. Sed ili ne regule vizitadas la klasĉambron, ĉar mi simple volontulas, ne estas profesia instruisto, kaj havas neniun rimedon por devigi al reguleco en la klubo. Resume ili tute ne sentas sin devigataj dece partopreni. Ĝenerale post kelkaj semajnoj, malnovuloj foriras, novuloj aliĝas, kaj oni devas ĉion rekomenci. Ne vere ĉion, sed en malpli bonaj kondiĉoj. Mi aĉetis salon-ludilojn por instrui diversajn vortojn kaj frazstrukturojn, kaj poste mi eĉ kudris kelkajn ŝtoftabulojn por ludi ĉinajn ŝakojn. Ili pasiiĝis dum kelkaj seancoj, poste estis finite. Poste ili eĉ petis ke ni ludu france.

Same por grupa korespondado : ni ricevis ĉarman leteron de ĉeĥaj geknaboj, kiuj penis bele desegni, ornami la skribaĵojn ktp. Tio ne vekis tiom da klopodoj en niaj lernantinoj, kaj la nefinitaj leteroj restis surloke.
Por la lerneja festo ni preparis kantojn afrikan, araban, kaj hispanan, kun frapinstrumentoj kaj flutoj. La rezulto estis sufiĉe bona, sed mi estis elĉerpita, pro tro plena programo kaj tro ofta seniluziiĝoj.

Ĉijare denove necesas komenci lernojaron. Sed ŝanĝiĝis kelkaj aferetoj :
  • nur unufoje sed iom pli longe ĉiusemajne mi vizitos la mezlernejon, same por la baza lernejo. En la liberigita tempo, mi iros naĝi, siesti, legi, promeni, trinki teon kun geamikoj, aŭ muziki.
  • mi konstruos nenion, aĉetos nenion, promesite !
  • en la du lernejoj estos ekzakte la samaj projektoj
  • nur tiuj, kiuj enskribiĝis rajtos veni al la klubo (mi ne vidas kiel mi povus devigi regulan partoprenon de dek lernantoj laŭlonge de la jaro)
  • ni eldonos blogon kun fotoj, kaj ili devos prepari la tekstetojn, legi la komentojn de eventualaj legintoj, ktp.
  • ni eble esperantigos filmetojn kun knedpastaĵaj roluloj, kiun realigis art-instruisto pasintjare. Ni enkomputiligos voĉojn, sonojn, bruojn, kaj provizos la instruiston per muntebla materialo. Se la plano fiaskos, ni almenaŭ havos la blogon, sed mi dubas ke tio pasiigos ilin tre longe ...
  • mi provos fajfi pri montrebla rezulto kaj pli koncentriĝos sur la lingvo
  • mi ne krokodilos (jam perdita veto : kun aro da sovaĝuloj estas preskaŭ neeble)
  • por memorigi ke tio estas ne tempopasigejo sed esperanta klubo, ni neniam ludos la saman ludon en du sinsekvaj seancoj.
  • mi pli ofte invitos en la klubo aliajn esperantistojn el nia regiono, kaj ne nepre atendos tro maloftajn eksterlandanojn, kvankam iliaj vizitoj estas vera miraklo por la infanoj.
Ni rikanos poste pro la fiasko, sed mi almenaŭ provos, kaj kiam mi malkuraĝiĝos, mi venos al tiu artikolo por retrovi la firmajn decidojn ...