2006/10/06

Kankro kiel hejmobesto

00:10





Estis iom surprize trovi kankron en akvobaseno de la superbazaro, merkrede. La besto agresemas, ĝi provas pinĉi ekde kiam oni alproksimiĝas... Neniu en la vendejo scias de kie ĝi venas.
Kiam Klara demandis ĉu ŝi rajtas ĝin kunporti hejme, la kasdeĵorantino tuj konsentis.
Fakte homoj aĉetas amerikajn kankrojn por akvario, sed poste malkovras kiel tede estas, zorgi pri tiu malsimpatia, neinteresa kaj nehejmeca besto, kaj decidas senpeziĝi de ĝi. Sed en niaj riveroj, amerikaj kankroj formanĝis la nutraĵojn (kaj la idojn) de la lokaj kankroj, kiuj sekve preskaŭ komplete malaperis. Ĉifoje la forlasinto pripensis, ke en superbazara baseno, la malutilo estas malpli granda.
Tiel nun, kankro provas plu vivi en nia manĝoĉambro. La akvokuvo ĝenas apud la fenestro, kaj mi jam scias kiu devos zorgi pri la kaptito.