2006/10/02

Glaciaĵo en suna posttagmezo

En nia regiono pli komfortas esti arabo ol cigano. Okazis tiel, ke de jardekoj la lokaj agrikulturistoj dungas marokanojn, kaj ĝenerale laŭdas iliajn diligentecon kaj laborkapablojn. Ne plu estas laboro por novaj enmigrontoj, sed la ekskolonizitojn oni daŭre akceptas ĉar oni kun ili konservis kvazaŭ familiajn ligojn. La gefiloj poste vizitadis la universitaton, kaj ĝenerale oni neniel mallaŭdas tiujn kamparanojn kiuj senbrue faras siajn infanojn burĝoj. Tial ili ne tro suferas rasismon, kvankam ekstremdekstruloj pli kaj pli aŭdacas semi naŭzajn ideojn en la publika vivo.

Pli malfacila kaj neenviata estas la sorto de ciganoj : malamataj, malestimataj, suspektitaj pro ŝteladoj, ili estas konsiderataj kiel rubaĵo de nia socio. Ne eblas ŝanĝi la situacion en unu okulumo, des pli ke ankaŭ ili, similante kiel eble plej paŭse al la komuna modelo, konformiĝas al tiu kutima vidpunkto, kiu ajn estu la motivo. Sed kiel senti sin prava en eduksistemo ekzemple, kiam oni de la komenco estas konsiderata kiel analfabeta debilulo ?

Klara iam partoprenis naskiĝdatrevenon kun amikino sia. Poste oni al ŝi donacis foton de la festo. En la lernejo knabo malestime ironiis : eehh, ĉu vi vere eltenis kun ciganoj ? Feliĉe ŝi respondis ke unue la knabino ĝuste estas ŝia amikino kaj due, ke ŝi fajfas pri la afero.

Foje en la ĉiovendejo, post ŝtelado, kasistino kuris post ciganino kaj akuzis ŝin laŭtege, vulgare kaj malestime, ke ŝi estas kulpa (dum ŝi ankoraŭ havas neniun pruvon). Kun ordinara loĝanto ŝi riskus procezon, ĉar ŝi atingis la dignecon de la klientino. Sed ĉifoje ŝi riskis nenion. Plej ŝoke estis, ke la kasistino iam estis samklasano mia, kaj mi ne imagus ke ŝi povas tiel konduti. Ne eblis scii pri kio okazis poste.

Ankoraŭ plia memoraĵo : cigana familio eniras la ĉiovendejon. Tuj alproksimiĝas la gardisto, kaj demandas « kion ili intencas fari ». La viro respondas ke kiel kliento li intencas aĉeti varojn. Sed la gardisto sekvas ilin en la vendejo por kontroli ĉu varoj ne malaperas.

Sur la ĉiovendeja parkejo, pasintsemajne, en blanka kamiono, cigana familio paŭzas dum momento. Viro sidas ĉe la stirilo, du virinoj sidas apude. Du tre similaj virinoj kvindekjaraj, sendube fratinoj, eble ĝemelinoj, kun tufaj hararanĝoj en la sunradioj. Ni ekrigardas unu la aliajn : ili frandas surstangetajn glaciaĵojn, kun rava rideto al si mem, kiel knabinoj. La rigardoj renkontiĝas tra la fenestrovitro, ili ekridegas kaj krias : jes, ni frandas glaciaĵojn, estas ĝue foje ! Mi respondas : prave, bonan apetiton ! Kaj mi foriras akompanite de belega rideto de la fratinoj. Tio okazis jam de du semajnoj.

Ilia rideto nestiĝis en mia memoro kaj lumigas ĝin de tempo al tempo.