2006/09/27

Sovaĝa kuniklo en la kuirejo

13:00

Hieraŭ matene kiam io griza ekkuris antaŭ miaj piedoj en la kuirejo, mi ne kredis miajn okulojn konstatinte ke temas pri juna kuniklo.

Kelkaj scias ke ni loĝas en kampara vilaĝeto, meze de vitejoj, kie vivas kunikloj. Ni nun havas du bastardajn hundojn, ne tre altaj. Kvankam ili pezas maksimume 4 kilogramojn, ili ĉasas la kuniklojn, ĉefe kiam tiuj estas malsanaj pro epidemio, kio nun okazas : ĉiuj mortigitaj kunikloj estas nespertaj junuloj kun dikaj pustuloj sur la okuloj kaj la nazo. Unu estis vere blinda pro la malsano kaj vere ne povis eskapi. Tupi tre facile ĝin kaptis kaj tuj rompis ties kolon. Kompreneble Klara ploregis.

Sed kial diable kuniklo eniris la domon ? Ĉu la hundoj ĝin postkuris, kaj ĝi fine pafis sin tra malfermita pordo ? Ĉiuokaze ĝi tiom bone kaŝis sin en la domo, ke mi tute ne kapablis trovi ĝin. Ĉar mi devis forveturi por kelkaj horoj, mi simple rezignis kaj ŝlosis la domon.

Kiam mi revenis, ve !! Sur la kahelaro pluraj plantoj estis disŝiritaj, kun voritaj tigoj, kaj dismetitaj folioj. Elektra drato de aŭskultiloj estis tranĉita, kaj rondformaj fekaĵetoj semiĝis en diversaj lokoj. Necesis rapide trovi solvon. Ni skipe priserĉis en la tuta domo, sed timigita kuniklo estas ege silenta kaj senmova, kaj la besto neniel montris eĉ pecon de la vosto.

Fine, malantaŭ florpoto, mi vidis felon kaj ĝin ni provis duope kapti. Sed la dolĉa mola felo glitis inter miaj fingroj, kaj ni vidis galopantajn orelojn glite kure forpafi sin al alia ĉambro. Refoja priserĉado denove fiaskis.

Post la vespermanĝo necesis trovi lin antaŭ enlitiĝo, ĉar kiu scias kion povas detrui malsata ronĝulo en tuta nokto ? Mi staris en salono, senmoviĝis kaj atendis. De tempo al tempo brueto aŭdiĝis, sed estis neeble scii de kiu direkto venas tiu brueto. Fine per lampo mi lumigis sub ŝranketo, kaj jen, la kuniklo senmove kaŭras tie en la mallumo. Kiam mi tenis ĝin en la manoj, mi miris kiel malsana kunikleto povas tamen sukcesi en malespera fuĝo en homa loĝejo. Ĝi malfacile spiris, kaj estis puso en unu el ĝiaj okuloj. La hundoj jam estis jam malantaŭ pordo por la nokto, do mi portis ĝin al la vitejo por ĝin liberigi. Necesis nur duonsekundo por ke ĝi ekkuru salte, kaj malaperu en la nokto. Ni kore esperis unue ke ĝi postvivos la malsanon, kaj due, ke tiu travivaĵo faros ĝin plej sperta estonte kontraŭ hundoj, vulpoj, kaj homoj.