2006/09/29

Kun vjelfaristo


Pruntedonita eta vjelo kiun uzos Klara por siaj unuaj lecionoj, ne tre bone funkcias : la radtenilo iom malmole turniĝas, estas tre malkomforte por infano kiu devas trovi fortan motivon por devigi sin ekzerciĝi.

Hodiaŭ estis aparta tago : mi veturis al Philippe Mousnier (Filip' Munje), vjelfaristo. Tio ĝenerale estas vera ekspedicio ĉar li loĝas sufiĉe malproksime en arbaro, for de la urbo. Plie li laboras zorgeme kaj precize, tio postulas tempon, tial oni estu preta pasigi tie kelkajn horojn. Des pli ke mi renkontis mortintan belegan vulpon sur la vojrando kaj haltis tie por ĝin rigardi dum momento. Estus oportune foti, sed mi komplete forgesis.

Alveninte en la atelieron, mi tuj demandis ĉu mi rajtas foti, li jesas kondiĉe ke oni ne vidu lin. Nun mi opinias ke mi devus verki artikolon pri vjelfaristo en Vikipedio. Tion mi certe faros iam.











Filip' aĉetas foje siajn lignaĵojn en Ĵurao, tio signifas ke li trairas tutan Francion por elekti kaj havigi al si la bezonatan materialon. Li pasiiĝas por belsono de konstruataj vjeloj, plibonigas prototipojn, eksperimentas, kaj ĝenerale akiris mondfamecon. Hodiaŭ li klarigis ke en Italio kaj Hispanio li ne vendas multajn vjelojn, ĉar tie la vjelludantoj preferas modajn, modernegajn materialojn kiujn li prefere ne uzas : laŭ lia opinio, malmola ligno pli longe rezistas ol teflono aŭ aliaj plastoj. Sed en nordaj landoj, oni trovas multajn vjelojn liajn.












Necesas du kompletaj monatoj por konstrui vjelon. Tial, inter riparadoj, konceptado de novaj instrumentoj, antaŭaj mendoj, eksperimentoj kaj tiel plu, vi devos atendi du jarojn antaŭ ol ricevi novan vjelon lian.













La ateliero bone odoras lignon. La loko estas kvietiga, paciga. Li prenas tempon, atente ekzamenas vian instrumenton, turnas ĝin, rigardas angulojn, tanĝantojn. Singardeme malmuntas nur iom post iom. Anoncas ke supozeble la problemo venas de ie aŭ tie. Mankas dekonmilimetro tie, obtuzas la sono ĉar troas la alteco de la kordo tie sur la ponteto ... Li atentigas : ni ne faros miraklojn, sed eble ni provos tion aŭ tion. Li ĉion klarigas, Intertempe li ekbabiletas pri homaj rajtoj, pri radioelsendo, pri baldaŭa koncerto.

Post unu horo la vjelo gaje kantas inter liaj manoj. Kaj li kalkulas kiom ne tro pagigi al vi.